Nnimmo Bassey
niĝeria politikisto, verkisto, arkitekto, poeto, klimata kaj mediprotekta aktivulo
Nnimmo Bassey - naskiĝis la 11-an de junio 1958 en la subŝtato Akva Ibom - estas politikisto, verkisto, arkitekto, poeto, klimata kaj mediprotekta aktivulo en Niĝerio. En 2010 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
Nnimmo Bassey | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de junio 1958 (64-jara) en subŝtato Akva Ibom |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Niĝerio |
Alma mater | Universitato de Novjorko |
Okupo | |
Okupo | politikisto • verkisto • arkitekto • poeto • klimata aktivulo • mediprotektulo |