Noël CORBU (n. 27-a de aprilo 1912 - m. 20-an de majo 1968) estis estro de hotelo kaj restoracio La Tour en la vilaĝo Rennes-le-Château en Suda Francio.

Noël Corbu estis en la sukera industrio, sed li sopiris iĝi aŭtoro. Sola konata verko estas krimromano [1] el la jaro 1943.

Dum la fino de la Dua Mondmilito li serĉis sekuran lokon por si kaj sia familio. Hazarde ili trovis la vilaĝon Rennes-le-Château, kie Marie Dénarnaud gardis la restaĵojn el la havaĵo de Bérenger Saunière.

En la jaro 1946 Noël Corbu transprenis la eksan posedaĵon de la pastro Bérenger Saunière konsistante el la Villa Bethania kaj la Tour Magdala, ambaŭ konstruitaj de la eksa pastro de Rennes-le-Château inter 1900 kaj 1902.[2]

Li interkonsentis kun Marie Dénarnaud, la longjara dommastrino de la pastro, ke li ricevos ĉion kontraŭ dumviva loĝrajto. Ŝi loĝis ekde la morto de Bérenger Saunière (22-a de januaro 1917) en la malnova kaj mizera pastra domo. La pli luksa kaj moderna Villa Bethania ne estis uzata.

Dum Pasko 1955 Noël Corbu malfermis hotelon en Villa Bethania. La restoracio troviĝis en la teraso, kiu ligas Tour Magdalan kun la vitra turo. En la substrukturo estis cisterno por akvigi la ĝardenon.

Poste la loka taggazeto La Dépêche du Midi aperigis tri sinsekvajn raportojn la 12-an, 13-an kaj 14-an de januaro 1956, laŭ kiuj Noël Corbu kaj lia frato Charles opiniis, ke Bérenger Saunière malkovris la trezoron de Blanka de Kastilio la edzino de Ludoviko la 8-a kaj de Ludoviko la 9-a.

Laŭ Noël Corbu la pastro Bérenger Saunière trovis en la jaro 1892 dum riparaj laboroj en la preĝejo pergamenojn en lingvo miksita el la latina kaj la franca. Pri la ĉirkonstancoj de la malkovro, la nombro kaj la enhavo de la pergamenoj ekzistas diversaj versioj. La orginalaj dokumentoj ne plu ekzistas, se ili iam ekzistis.".[3]

Corbu aplikis plej modernajn metodojn. En sia restoracio li prezentis la rakonton per sonbenda aparato, kiu estis en tiu tempo relative nova tekniko por privatuloj. Plej verŝajne la ĵurnalisto kaj aŭtoro Gérard de Sède kun sia edzino Sophie ne vizitis la lokon dum la periodo de Corbu. Li interesiĝis pri la afero, ĉar li mem estis verkinta libron pri la trezoro en la nordfranca urbo Gisors [4] kaj poste traktis la temon Rennes-le-Château en diversaj libroj.[5]

En tiu tempo estis deponitaj registritaj diversaj dokumentoj ĉe la Nacia Biblioteko de Francio, kiuj rilatis al la okazaĵoj en Rennes-le-Château kaj estas konataj sub la titolo Dossiers secrets. Temis pri fotokopioj, interalie de la pergamenoj, kiujn Bérenger Saunière trovis en la preĝejo kaj fona materialo.

La franca televido elsendis en la jaro 1961 dokumentadon, en kiu Noël Corbu persone transprenis la rolon de Bérenger Saunière [6]

Corbu vendis la bienon en la jaro 19641965 al Henri Buthion kaj forlasis la regionon. Li mortis per trafikakcidento en la norda Francio apud Prouilhe la 20-an de majo 1968.

Claire, la filino de Corbu poste edziniĝis al Antoine Captier, la nepo de la persono kun la sama nomo, kiu laŭdire malkovris la pergamenojn. Ili komune verkis libron.[7] En Majo 1989 ili malfermis muzeon en Rennes-le-Château.

Citita literaturo redakti

  1. Noël Corbu, Le Mort Cambrioleur (1943), represita en la serio "Serpent rouge" numero 5 eldonejo Oeil de Sphinx
  2. Pierre Jarnac, Histoire du Trésor de Rennes-le-Château (Editions Belisane, 1985).
  3. Bill Putnam, John Edwin Wood, The Treasure of Rennes-le-Château, A Mystery Solved, p.112 (Sutton Publishing Limited, revised paperback edition, 2005, ISBN 0-7509-4216-9).
  4. Gérard de Sède, Les templiers sont entre nous
  5. Gérard de Sède’s 1967 book, L'Or de Rennes
  6. René Descadeillas, Mythologie du Trésor de Rennes: Histoire Veritable de L'Abbé Saunière, Curé de Rennes-Le-Château (Mémoires de la Société des Arts et des Sciences de Carcassonne, Annees 1971-1972, 4me série, Tome VII, 2me partie; 1974).
  7. Claire Corbu, Antoine Captier, 1985 L'Héritage de l’Abbé Saunière kun arkivaj documentoj pri Bérenger Saunière