Foje citita laŭ la unua dokumento kiel Dossiers secrets d'Henri Lobineau (ankaŭ konata kiel Dossier Lobineau ) estas serio de falsigitaj dokumentoj, kiuj estis transdonataj al la Nacia Biblioteko de Francio inter 1964 kaj 1967.

Ili estis registritaj sub la kodo 4° LM1 249[1]

Ĉi tiuj dosieroj ludas gravan rolon en la sekreto ligita al la vilaĝo de Rennes-le-Château. La dosieroj estis produktitaj de Pierre Plantard kaj Philippe de Chérisey por ĝis nun ne klare rekonebla celo. Ĉiukaze Plantard utiligis ilin por prezenti sin kiel estro de la fikcia organizo Prieuré de Sion, kies radikoj estas en la 12-a jarcento kaj kiu estas prezentita kiel heredanto de la Templanoj.

La dosieroj estas fotokopioj aŭ desegnoj, ĉiukaze ne historiaj dokumentoj aŭ pergamenoj. La titoloj foje estas vortludoj kaj aludas al eroj ĉirkaŭ la sekreto de Rennes-le-Château kaj la pastro Bérenger Saunière.

Plej ofte one aldonas ankaŭ la misterajn pergamenojn la listo. Temas pri la dokumentoj, kiuj laŭdire al pastro Bérenger Saunière malkovris dum la riparoj en la preĝejo de Rennes-le-Château, kaj kiuj estas la bazo de lia riĉeco. Ankaŭ la tiel nomataj pergamenoj nur ekzistas nu kiel fotokopio, reproduktita en libro de Gérard de Sède.

Enhavo de la dokumentoj redakti

La unua dokumento redakti

La unua dokumento alvenis la 27-an de aprilo 1967 kaj konsistas el 27 paĝoj. Ĝi prezentas la historion de la Prieuré de Sion kaj 13 paĝoj estis prenitaj de alia dokumento. Temas pri Henri Lobineau Généalogie des Rois Mérovingiens et Origine des diverses Familles Françaises et Etrangères de Souche Mérovingienne d’Après L’Abbé Pichon, le Docteur Hervé et les Parchemins de l’Abbé Saunière de Rennes-le-Château (Aude) kaj konsistas el memfabrikitaj genealogioj, kiuj pruvu, ke Pierre Plantard estas posteulo de la merovida reĝo Dagoberto la 2-a.

La dua dokumento redakti

La dua dokumento alvensis dum aŭgusto 1965. La titolo Les descendants mérovingiens ou l’énigme du Razès Wisigoth (La posteuloj de la merovidoj kaj la enigmo de la wisogota Razès) kaj kiel aŭtoro estis indikita Madeleine Blancasall. Ĝi kombinas la merovigan genealogion kun enigmoj en la regiono de Rennes-les-Bains, kiu situas proksime al Rennes-le-Château.

Ĉi tiu libro ankaŭ trovigaŝ en la Landesbibliothek Bern kiel kserokopio de 21 folioj. Sur la kovrilo estas indikita Madeleine Blancasall, sur la venonta folio Blanca-Sall kaj sur plia folio Blancassall. Temas laŭ la enkonduko pri teksto por la membroj de la „Association Suisse Alpina“ kies sidejo trovigus en Genf. La presindiko diras: Publication Gratuite Genève – Aout 1965 – „Alpina“. kaj „Monsieur David Levis-Cohen, notre délégué en France se fera un plaisir de documenter tous nos adhérents. [2]

La nomo de la aŭtorino klare rilatas al la regiono de Rennes-le-Château, kie estas la riveroj Blanche kaj Sals.

La tria dokumento redakti

La tria dokumento alvenis en majo 1966 kaj havas la titolon Un trésor mérovingien à..... Rennes-le-Château..... kun la indiko Antoine l'Ermite kiel aŭtoro. Tio nomo rilatas la statuo en la preĝejo de Rennes-le-Château. Estas naŭpaĝa broŝuro, kiu fakte estas fotokopio el libro de Robert Charroux[3].

La kvara dokumento redakti

La kvara dokumento alvenis en novembro 1966 kaj estu rigardata kiel suplemento de la unua dokumento. Ĝi ŝajnigas esti eltranco el la revuo Semaine Catholique Genevoise kun la titolo Faisons le Point kaj klarigas, ke Lobineau estas Leo Schidlof, kiu mortis en Vieno en la aĝo de 80 jaroj. La aŭtoro S. Roux atakas Burrus kaj Schidlof, ke ili estus sovetaj spionoj.

Fickia respondo de ROŬ, S., L'affaire de Rennes-le-Château: réponse a M. Lionel Burrus, Levallois-Perret, 1966 (2 paĝoj) Depnita la 5-an de novembro 1966 (Cota BNP10: 4ş Z PIECE 831)

La kvina dokumento redakti

Ĉi tiu dokumento alvenis en junio 1966 kaj havas la titolon Pierres gravées du Languedoc (Ŝtonoj kun inskribo en Languedoc). Estas la paĝoj 181 ĝis 191 de libro, kiu aperis 1884 en Limoux. Aŭtoro estu Eugene Stublein, de kiu estas konata libro el la jaro 1877 kun la titolo Description d'un voyage aŭ establissements thermaux de l'arrondissement de Limoux (Priskribo de vojaĝo al banlokoj en la proksimeco de Limoux). La libro, el kiuj laŭdire la paĝoj estis prenataj, nenie estas trovebla. Oni sopozigas, ke en ĉi tiu libro troviĝas la inskribo sur la tombo ein Rennes-le-Château, kiun Bérenger nokte forigis.

La sesa dokumento redakti

La dokumento kun la titolo Le serpent rouge, notes sur Saint Germain-des-Pres et Saint Sulpice de Paris (La ruĝa serpento, rimarkoj pri Saint-Germain-des-Prés kaj Saint-Sulpice de Paris) kun editloko Pontoise kaj jaro 1967. Kiel aŭtoroj estis indikitaj Louis Saint-Maxent, Gaston de Koker kaj Pierre Feugere, kiuj ĉiuj mortis la 6-an de marto 1967, kelkaj tagoj antaŭ la apero de la dokumento. Tamen Henry Lincoln pretendas, ke la eniro en la Nacia Biblioteko de Francio okazis la 17-an de januaro. Ĉi tiu dato ludas gravan rolon en la enigmo de Rennes-le-Château.

La teksta parto estas serio de poemoj, kiuj estas atribuataj la astrologiaj signoj. Krom la konataj 12 estas 13-a signo '''Ophiuchus''' (serpento). Enestas mapoj de la preĝejo Saint-Sulpice en Parizo kun skizo de la kapeloj. Plie enestas genealogio de merovidoj.

La teksto estas verko de Philippe de Chérisey

LOUIS SAINT-MAXENT (skribita per skribmaŝino)

La sepa dokumento redakti

La oka dokumento redakti

La naŭa dokumento redakti

Aperis en novembro 1969. Indikita kiel aŭtorino estis Hisler, Anne Lea (edzino de Pierre Plantard) kaj la titolo estis Tresor au pays de la reine blanche (trezoro en la lando de la blanka reĝino) aŭ Reĝino Blanche (Blanka de Kastilio, kiu lasis trezoron en la regiono).

Fontoj redakti

Multaj biografioj pri la enigmo de Rennes-le-Château ne distingas inter realaj, sciencaj verkoj, kiuj ne intence okupiĝis pri la temo, romanoj kaj fikciaj verkoj, kaj la falsigitaj dokumentoj, kiuj aperis ĉe la Nacia Biblioteko de Francio kun la celo de kunfuzo.

Referencoj redakti