Rennes-le-Château

komunumo en la departemento Aude de Francio

Rennes-le-Château (prononco [ʁɛn lə ʃɑto]; okcitane: Rènnas del Castèl) estas franca komunumo situanta en la departemento Aude, en la regiono Langvedoko-Rusiljono.

Rennes-le-Château
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Aude
Arondismento Limoux
Kantono Couiza
Komunumaro Communauté de communes du Pays de Couiza
Urbestro Alexandre Painco (2008–2014)
Insee-kodo 11309
Poŝtkodo 11190
Demografio
Loĝantaro 82 (2009)
Loĝdenso 5,5 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 42° 56′ N, 2° 16′ O (mapo)42.9280562.263333Koordinatoj: 42° 56′ N, 2° 16′ O (mapo)
Alteco 272 ĝis 568 m
Areo 14,95 km2
Situo
Rennes-le-Château (Francio)
Rennes-le-Château (Francio)
DEC
Map
vdr
Panorama vido ĉirkaŭ Rennes-le-Château


Signifo redakti

La malgranda vilaĝo estas mondkonata pro la sekreto de la pastro Bérenger Saunière, kiu laŭdire malkovris fine de la 19-a jarcento kaŝitan tresoron kaj elmontris mirindan riĉecon. Li interalie financis la necesajn riparojn de la malnova preĝejo kaj konstruis novan domon Villa Bethania kun parko, vintra ĝardeno kaj biblioteka turo.

Sauniere mortis kaj laŭdire konfesis sian sekreton kaj tutan havaĵon al sia domprizorgantino Marie Desnardeau, kiu vivis ĝis 1952. Ŝi vendis la tutan posedaĵon al ĵurnalisto kaj aŭtoro Noël Corbu. Li transformis la vilaon al hotelo kaj restoracio kaj komencis, supozeble varbcele, informi per la regiona gazetaro, pri la sekreto.

Li supozigis, ke troviĝas ie trezoro de la merovingaj reĝoj, kiun Sauniere trovis kaj parte utiligis. Multaj trezorŝerĉantoj invadis la vilaĝon kaj komencis kontraŭleĝe fosi. Certe la mencio de la loko kaj la rakonto en libro de Robert Charroux pri kaŝitaj trezoroj en francio instigis multajn homojn.

Aparte fama iĝis la vilaĝo kaj la sekreto post la publikigo de la libro La Da Vinci Kodo, kiu ne rekte mencias la ejon, sed rilatas al la mito. Ekzemple Jacques Saunière estas la nomo de konservisto de la Luvro, kiu estas murdita komence de la rakonto.

Vidindaĵoj redakti

La plej multaj vidindaĵoj estas ligitaj kun la misteraj rakontoj pri Bérenger Saunière. Li aĉetis grundon apud la preĝejo Sainte Marie-Madeleine el la jaro 1059, renovigita 1891 de Saunière, kaj la iama pastra loĝdomo. Saunière konstruis imponan novan loĝdomon, konata kiel Villa Bethania, kun vasta parko. Je la rando de la parko troviĝas turo, la Tour Magdala, kaj aliflanke de rempara muro vitra domo.

La tereno apartenas al la komunumo kaj estas vizitebla kontraŭ enirpago. En la pastra loĝdomo nun troviĝas muzeo, kiu ankaŭ informas pri la historio de la loko.

Historia monumento estas la kastelo Chateau d´Hautpoul, kiu ne estas malfermita al la publiko.

Aliro redakti

Rennes-le-Château troviĝas 60 km sude de Carcassonne.

Ekzistas regulaj ĉiutagaj trajnoj TER tra Limoux al Quillan ĝis stacidomo Couiza - Montazels. La vojaĝo daŭras proksimume 1 horon. De tie oni povas preni taksion aŭ piede iri (4 km).

Per aŭtomobilo Carcassonne estas atingebla per aŭtoŝoseo A 61. La elirejo estas Carcassonne-Ouest), de kie oni sekvu la straton D 118 al Limoux kaj daŭrigos en la direkto de Alet-les-Bains ĝis Couiza. La strato al Rennes-le-Château havas la numeron D 52 kaj komencas maldekstre proksime al la fino de la urbeto.

Eksteraj ligiloj redakti