Noboribecu-Onsen
Noboribecu-Onsen (登別温泉 [noboribecu-onsen]: Hepburn-Transskribo: Noboribetsu-Onsen) estas Onsen en la urbo Noboribecu en Iburi-subprefektujo en Hokkajdo.
Onsen-distrikto
redaktiLa Onsen-distrikto troviĝas en la valo apud Kusurisambecu
La valo nomata Ĵigokudani estas malnova vulkana kratero kaj havas 15 fontojn de varma akvo. Ĝi provizas sume ĉ. 3000 litrojn da akvo minute. De la onsen-distrikto telfero etendiĝas al Monto Ŝihorei (Kuma-jama). La pinto de ĝi troviĝas urso-ranĉo.
Historio
redaktiEn pra-historio, ainoj uzis la onsen. En Edo-epoko , Mogami Tokunai priskribis la onsen en sia verko Ezo-sōshi. En 1845 Matsuura Takeshiro prezentis la allogon de la onsen. En 1857, Okada Hambei la komercisto el Omi konstruis vojon al onsen. En 1858, Takimoto Kinzo konstruis la novan vojon, sur kiu oni veturas nun, kaj konstruis la Onsen-Hotelon (nun Dai-ichi Takimoto-kan).
En la Rusa-Japana Milito, Noboribecu iĝis preventejo por vunditaj soldatoj en la milito, kaj famiĝis tutlande.
Je 1-a de decembro 1915, malfermiĝis tramo Noboribetsu-Onsen-Tramo kiel ĉevaltira tramo. La tramokompanio, ekuzis vaporlokomotivon en 1918 kaj elektrigis la tramvojon en 1925. Je 1-a de septembro 1933 la tramo finiĝis kaj anstataŭe komenciĝis buso-servo.
Transporto
redakti- JR Hokkajdo - la plej proksima stacio estas Noboribetsu-Stacio de Muroran-Ĉeflinio. Dōnan-Buso servas de la stacio ĝis la onsen-distrikto 20 minutojn.
- Noboribetsu-Higashi-Interŝanĝejo sur Hokkaido-Ekspresvojo estas la prej proksima interŝanĝejo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Turisma Asocio de Noboribecu Arkivigite je 2008-06-06 per la retarkivo Wayback Machine