Noda Junko (野田淳子 prononco: noda ĵunko) estas japana kantisto kaj kanto-verkisto. Kaj poezion kaj melodion ŝi verkas. Krom siaj propraj poezioj, ŝi donas melodion al ne malmultaj poemoj de KANEKO Misuzu ( 金子みすゞ).
En koncertoj ŝi kantas en kvar lingvoj: japana, angla, korea kaj Esperanto.
Ŝia edzo NAKAJIMA Koichi (中島光一), amatora muzikisto, estas konata kiel la verkinto de "La Granda Kantado (大きなうた)".

Interesiĝo pri Esperanto redakti

TAKARAGI Minoru, ŝia amiko, estas esperantisto. Li verkis libron pri sia frato TAKARAGI Yutaka, kiu mortis en la 26-jara aĝo. Dum la Dua Mondmilito, pro sia agado por Esperanto kaj paco li estis mortigita de polico. Noda Junko estis kortuŝita de la libro kaj mem verkis kanton en 1987 pri Yutaka: 時を超えて(Trans la tempo).
Tio estis komenco de interesiĝo pri Esperanto.
En 1990 oni invitis ŝin al la 38-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo. Tio estis ŝia debuto en Esperantio. Nun ŝi apartenas al Kioto-Esperanto-Societo.

Eksteraj ligiloj redakti