Node-RED estas flu-bazita evoluilo por vida programado evoluigita origine fare de IBM por kabligi kune aparatarojn, APIojn kaj retajn servojn kiel parto de la Interreto de aĵoj.[1]

Node-Red
Lasta stabila versio 3.1.9
Programlingvo JavaScript
Permesilo Permesilo de Apache, Versio 2.0
Retejo nodered.org
vdr

Node-RED disponigas retumilon-bazitan fluredaktilon, kiu povas esti uzata por krei JavaScript-funkciojn. Elementoj de aplikaĵoj povas esti konservitaj aŭ dividitaj por reuzo. La rultempo estas konstruita sur Node.js. La fluoj kreitaj en Node-RED estas stokitaj uzante JSON. Ekde versio 0.14, MQTT-nodoj povas fari konvene agorditajn TLS-ligojn.[2]

En 2016, IBM kontribuis Node-RED kiel malfermitkoda OpenJS Foundation-projekto.[3][4][5]

Referencoj redakti

  1. Heath, Nick (March 13, 2014). "How IBM's Node-RED is hacking together the Internet of things". techrepublic.com. CBS Interactive. Prenita January 16, 2017.
  2. Community staff writer (June 14, 2016). "Version 0.14 released". nodered.org/blog. Node-RED. p. 1. Prenita 6a Julio, 2016. "MQTT with TLS support"
  3. Diaz, Angel Luis (October 17, 2016). "IBM and partners launch JS Foundation - Cloud computing news". IBM. Prenita 20a Oktobro, 2017.
  4. Powers, Calvin; Watson, Todd; Lewis, Ashley (17a Oktobro, 2016). "Node-RED Joins the JS Foundation". IBM developerWorks TV/video channel. YouTube. PRenita 20a Oktobro, 2017.
  5. Lewis, Karen (October 17, 2016). "Node-RED visual programming for the Internet of Things (IoT) is now a JS Foundation Project". IBM Internet of Things blog. IBM. PRenita 7a Februaro, 2017.

Eksteraj ligiloj redakti