Nokian Renkaat Oyj (ĝis la jaro 1997 Nokian Renkaat Oy) estas en la jaro 1988 fondita gumindustria entrepreno, kiu faras pneŭojn por persona aŭtoj kaj kamionoj kaj pezajn pneŭojn ka. havenaj, mineraj, agrikulturaj kaj arbaraj maŝinoj. La strategio de Nokian Renkaat estas koncentriĝi la klienta bezonoj kaj produktoj de nordaj kondiĉoj. Oni reklamas la produktojn plejparte en areoj, kie estas neĝo, arbaro kaj malfacilaj veturaj kondiĉioj, kiujn naskas variado de la sezonoj.

Nokian Renkaat
tire manufacturer • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1987 - nekonata/nuntempe
Jura formo osakeyhtiö
Sidejo Nokia
Lando Finnlando
Dungitoj 879 (stato: 2019)
Agokampo pneŭo
ISIN-kodo FI0009005318
filiaj kompanioj Nokian Tyres • Vianor vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Nokian Renkaat havas fabrikojn en Nokia en Finnlando, en Dayton en Tennessee en Usono kaj du fabrikoj en Seuloskoi en Rusio. Aldone al siaj propraj produktadinstalaĵoj, la firmao havas kontraktoproduktadon, kiu respondecis pri ĉirkaŭ 3% de la pneŭvendoj de la firmao en 2013. Produktevoluo kaj administrado situas ĉe Nokia. Nokian-pneŭoj havas sian propran podetalan ĉenon Vianor, kiu vendas pneŭojn en Eŭropo kaj Nordameriko. Fine de 2015, la ĉeno Vianor inkludis entute 1 475 vendopunktojn en 26 landoj.

Nokian Tires estas la merkatgvidanto en la nordiaj landoj kaj Rusio. En 2013, 34% de la spezo venis de Rusio kaj la CIS-landoj. La parto de Finnlando de la vendo de la grupo en 2013 estis 14%. La jara produktado de la fabrikoj de la firmao estis 15 milionoj da pneŭoj en 2013. Nokian Renkaat estas unu el la plej grandaj dungantoj en Pirkanmaa.

Eksteraj ligiloj redakti