Non expedit (el latina al la esperanta: ne licas) estas dispozicio de la Sankta Seĝo per kiu estis antaŭe konsilite (1868), poste ordonite, al la itala katolikaro ne partopreni en politikaj balotoj.

Historio redakti

Tiu dispozicio estis vortigita kaj reasertita en pluraj okazoj el diversaj administraj organoj de la Sankta Sidejo (vidu bibliografion):

• La 30-an de januaro 1868, respondante al peto de la piemonta episkoparo, deziranta scii ĉu licis por katolikoj partopreni en politikaj balotoj, La Sankta Kongregacio por la Ekleziaj Eksterordinaraj Aferoj respondis non ekspedit, nome ne konvenas. Tiu kondutprincipo estis sekve reasertita plurfoje;

• la 9-an de novembro 1870, nome tuj post la okupo de Romo kaj en samtempeco kun la politikaj balotoj de 5-a de decembro, la Sankta Penitencario sin esprimis samkondukte (vidu bibliografion);

• denove la sama Penitencario reinsistis pri la sama non expedit en komunikaĵo al la itala episkoparo la 10.an de septembro 1874;

• papo Pio la 9-a esprimis la saman koncepton plurfoje: la 18-an de junio 1874 parolante al la “Katolikaj Aktivuloj”; la 11-an de oktobro 1874 parolante al katolikaj virinoj romanaj; la 21-an de decembro 1874 dum alparolado al Kardinala Kolegio; la 25-an novembro 1876 en brevo sendita al katolika kongreso de Bolonjo; la 29-an de januaro en brevo adresita al la Prezidanto de la Katolika Junularo;

• la interveno plej decida estis tiu de la Sankta Ofico en julio 1886 dum la papado de Leono la 13-a kiu tiel interpretis: non expedit kuntrenas malpermeson.

En tiuj dokumentoj, la malpermeso partopreni en la politika agado de la Lando estis motivita el la fakto ke, per la simpla partopreno oni risku agnoski al la nova itala ŝtato legitimecon kiun, almenaŭ ĝis la papado de Pio la 10-a, la romaj papoj ne agnoskis, pro la perdo de sia ŝtata teritorio, opiniita providence necesa por sendependeco de la papo. Tiel esprimiĝas Pio la 9-a la 11-an de oktobro 1874

La elekto (= politika) ne estas libera, pro tio ke la politikaj pasioj ĝenas pro troaj kaj potencaj obstakloj. Kaj se ĝi eĉ estus libera, plurestus obstaklo eĉ pligranda superenda, tiu de la ĵuro kiun ĉiu elektito estas devigata allasi sen iu ajn limigo. Tian ĵuron, notu bone, oni devus elmeti ĉi tie en Romo, ĉi tie en la kapitalo de katolikismo, ĉi tie sub la okuloj de la Vikario de Kristo... oni devus ĵuri pri la spolio de la Eklezio... (G. Martina, Pio IX (1867-1878), p. 275)".

Laŭgrada malgraviĝo redakti

La papadoj de Pio la 10-a, de Benedikto la 15-a kaj de Pio la 11-a (nome de la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento) vidis, male, malstreĉiĝon kaj laŭgradan alproksimiĝon de la du kverelantoj. Fakte, la balotaj sukcesoj de socialistoj, kutime kontraŭantaj al religio, puŝis katolikojn al alianciĝo kun moderaj liberaluloj (Giovanni Giolitti) en multaj komunumaj balotoj: el tio naskiĝis la esprimo kleriko-moderatismo. Sekvon de tiuj ŝanĝiĝoj oni taksas la encikliko “La firma decido”, kiu ankaŭ reprenis la Non expedit, tamen okulumigis diversajn esceptojn, kiuj poste multiĝis: diversaj katolikoj tiamaniere eniris parlamenton, sed nur sub sia persona responso.

En 1913, per la pakto Gentiloni, okazis la venko de kleriko-moderatismo, transiĝinta el la komunuma-administra plano al tiu politika: katolikoj donis voĉojn al la liberalaj kandidatoj jam adherintaj al iuj katolikaj programeroj (protekto kaj rajtigo de la publikaj, je privata administrado, lernejoj, opono al divorco, ktp); siavice moderaj liberaluloj promesis apogon al kelkaj katolikaj kandidatoj.

En 1919 Benedikto la 15-a aboliciis, definitive kaj oficiale, Non expedit, jam mortinta fakte jam delonge; kaj tio favoris al la naskiĝo de la Itala Popola Partio, de longe projektita de don Don Luigi Sturzo: partio inspirita el katolikaj principoj, sed nekonfesia, sendependa el la eklezia hierarkio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • G. Carocci. Storia d'Italia dall'Unità ad oggi. Milano, 1975
  • A.C. Jemolo. Chiesa e Stato in Italia negli ultimi cento anni. Torino, 1955
  • G. Martina, Roma 1985
  • G. Martina, Pio IX (1867-1878), Roma 1990
  • F. Tamburini, «Il non expedit negli atti della Penitenzieria apostolica», in Rivista di Storia della Chiesa in Italia 41 (1987) pp. 128-151
  • M. F. Mellano, Cattolici e voto politico in Italia, Casale Monferrato 1982.