Nord-Donecka naftogasa sektoro


La Nord-Donecka naftogasa sektoro estas naftogasa sektoro, kiu okupas la nordan parton de Rostova provinco kaj la sudan parton de Volgograda provinco (Rusio). Sude ĝi estas limigita de la falta Donbaso, okcidente ĝi spureblas en Luhanska provinco (Ukrainio), kie ĝi kuniĝas kun la Dnipra-Donecka enpremiĝejo, oriente ĝi bordas al la Ĉekaspia enpremiĝejo. En Rusio ĝia areo estas 20 mil km².

Nord-Donecka naftogasa sektoro
Tipo naftogasa sektoro
Landoj Rusio, Ukrainio
Administraj unuoj Luhanska provinco, Rostova provinco, Volgograda provinco
Parto de la Orienteŭropa kratono
Areo pli ol 20 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la karbonia, fruatriasa, malfrukretacea
Naftogasaj minejoj la Markovka, Skosirska, Krasnopopovska
vdr

Strukturo redakti

Tektonike la sektoro estas ligita al la sud-orienta deklivo de la Voroneĵa anteklizo de la Orienteŭropa kratono en la loko, kie ĝi kuniĝas al la Donecka orogenezo (la Antaŭdonecka ŝtupo). De Donbaso ĝin apartigas la sistemo de grandaj surŝoviĝoj (la Ĉefa, Diamanda, Marjevska kaj aliaj), kiuj formas sude de la ŝtupo la apartan strukturan elementon — la interŝurŝoviĝan zonon. Laŭ la antaŭrifeana fundamento sur la deklivo de la anteklizo spureblas la submeridiana Millerova transversa leviĝo.

La platforma kapoto enhavas sedimentaĵojn de karbonio, frua triaso kaj malfrua kretaceo. La ĉefan parton de la sekco okupas karboniaj (ĉefe karbonataj) rokaĵoj. En la suda parto la kapoto estas dika pli ol 4 km. Gasohavaj horizontoj estas trovitaj en grejsoj de la baŝkira kaj moskva ŝtupoj de la meza karbonio.

Ekspluatado redakti

La unua gasminejo (Krasnopopovska) estis malkovrita en 1961 en Luhanska provinco. En 1972 en RSFSR estis malkovrita la Skosirska gasminejo, kiu troviĝas en la interŝurŝoviĝa zono. Ĝis 2002 estis trovitaj 14 minejoj, inkluzive de 12 gasaj, po unu naftogasa kaj nafta. La gaskapacito estis pritaksita je 24,3 miliardoj da kubaj metroj da gaso kaj 1,61 milionoj da tunoj da nafto. Ĝis 2002 estis elminigitaj 5 miliardoj da kubaj metroj da gaso.

La plej granda kaj tipa por tiu ĉi provinco estas Markovka minejo, kiu enhavas ĝis 17,55 miliardoj da kubaj metroj da gaso. En sedimentaĵoj de la meza karbonio en la intervaloj de 600 ĝis 1900 metroj estas trovitaj pli ol 20 grejsaj gasohavaj tavoloj dikaj 2 ĝis 20 metroj (180 metroj sume).

La ekspluatataj minejoj estas ligitaj al la Nord-Kaŭkaza gasotransporta sistemo[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ступаков, В. П.. [2004] Р. И. Вяхирев: Северо-Донецкий газоносный район // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 397. ISBN 5-85270-327-3.