Nordia religio

La Nordia religio, aŭ Nordia paganismo (en malnovnordlanda: heidindómr),[1] estas terminoj uzitaj por priskribi la religiajn tradiciojn komunajn inter la ĝermanaj popoloj kiuj loĝis en la nordiaj landoj antaŭ kaj dum la kristanigo de Norda Eŭropo. La nordia paganismo estas filio de la ĝermana paganismo, praktikita en la teroj loĝataj de la ĝermanaj popoloj en preskaŭ la tuta Norda kaj Centra Eŭropo, dum la vikinga epoko. La nuntempa sciaro pri la nordia paganismo estis deduktita el la arkeologiaj kaj etimologiaj rezultoj kaj el la verkitaj materialoj de la epoko.

Mapo montrante la regionajn diferencojn de kulto (ĉirkaŭ la jaro 900). Blue, la areoj en kiuj la dioj Vanir estis precipe adoritaj; ruĝe, kulto al Thor, Odino kaj aliaj Aesir; viole, areoj en kiuj ambaŭ kultoj kunoekzistis. La verdaj punktoj indikas lokojn kiuj referencas al Odino pere de toponimoj.

Kelkaj fakuloj kiel Georges Dumézil, sugestis, ke diversaj strukturaj kaj temaraj elementoj ene de la religia idearo de Skandinavio, metas la skandinavan paganismon, ene de la baza strukturo de la esprimado tut-hind-eŭropa de la spiritaj ideoj kiel tuto.

La skandinava aŭ nordia religio estis kultura fenomeno, kaj, kiel la plej parto de la folkloraj kredaroj antaŭaj al la alfabetigo, ties praktikantoj, probable eĉ ne havis nomon por sia religio, ĝis ekkontaktis kun fremduloj aŭ konkurencantoj. Tial, la nuraj nomoj estis uzitaj por priskribi la religion konkurence, plej ofte en polemika kunteksto. Kelkaj el tiuj terminoj estis hedendom (skandinava), Heidentum (germana), Heathenry (angla) aŭ Pagana (latina). Nomo interpretita pli romantisme por la nordia religio estis la mezepoka islanda termino Forn Siðr ("mlanova kutimo").

La verkitaj fontoj pri la skandinava paganismo datas el post la dekadenco de la religio, kiam kristanismo jam estis establita.[2] La majoritato devenis el Islando, en la 13-a jarcento, en kiu kristanismo pli malfrue estis akceptita, pro ties malproksimeco.[2] La ĉefajs tekstoj por la studo de la nordia paganismo estas jenaj: la Proza Edda, de Snorri Sturluson, la Gesta Danorum, de Sakso Gramatiko, kaj la Poezia Edda, de nekonata aŭtoro. Ĉar ili estis verkitaj jam en kristana kunteksto, la nordiaj dioj ne estas traktataj en tiuj fontoj kiel tio, sed kiel historiaj herooj.

Pli ol temploj (en la moderna senco) estis religiaj arbaroj, hejmaj altaroj kaj eble iuj religiaj centroj en suda Svedio. Ŝajne estis ŝamanoj, ofte virinoj. Estas kelkaj historiaj referencoj al homaj oferoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. María Pilar Fernández Álvarez, Teodoro & Manrique Antón, Antología de la literatura nórdica antigua (dulingva eldono), Universidad de Salamanca, 2002, ISBN 8478007539 p. 363.
  2. 2,0 2,1 Auerbach, Loren (1999). The Encyclopedia of World Mythology. Parragon. ISBN 0-7525-8444-8.