Norfolka araŭkario

(Alidirektita el Norfolka araŭkari)

Norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla), aŭ Norfolka abio, en Mezeŭropo ankaŭ nomata ĉambra abio, estas plantospecio el la genro de la Araŭkario (Araucaria) en la familio de la Araŭkariacoj (Araucariaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araucaria heterophylla
norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla), Norfolkinsulo
norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla), Norfolkinsulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Koniferoj Pinophyta
Klaso: Koniferopsidoj Coniferopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Araŭkariacoj Araucariaceae
Genro: Araŭkario Araucaria
Specio: A. heterophylla
Norfolka araŭkario Araucaria heterophylla
FRANCO
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ilustraĵo de la norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla)
norfolka araŭkario (Araucaria heterophylla) subĉiele en Novzelando
juna branĉo

Disvastigo redakti

La norfolka araŭkario kreskas en malaltaj regionoj de la Norfolkinsulo. En meza Eŭropo ĝi ne estas frostrezista. Tial oni ĉi-tie uzas la planton nur kiel endoma ornamplanto.

Priskribo redakti

La norfolka araŭkario estas konusforma, ĉiamverda arbo. Ĝi ricevas altecon de 50 ĝis 70 m kaj trunkan diametron de 1,25 ĝis 1,75 m. Kiel ĉambroplanto ĝi fariĝas multe pli malgranda. De la grize bruna arboŝelo defalas malgrandaj skvamoj. Ĉe la pli aŭ malpli horizontalaj, pendantaj branĉoj staras branĉetoj kvarope ĝis sepope en regulaj verticiloj. La specia epiteto heterophylla (= diversfolia) jam indikas, ke la specio havas plurajn folitipojn. Junaj plantoj havas molajn pingloformajn foliojn, kiuj longas 1 ĝis 1,5 cm kaj estas kurbaj kaj pintaj. La aĝaj plantopartoj havas skvamajn foliojn, kiuj longas 4 ĝis 5 mm. Ili estas kurbaj kaj brile malhelverdaj.

Araucauria heterophylla estas monoika planto. La flave brunaj ĝis ruĝaj masklaj strobiloj staras kune kaj longas ĉ. 4 cm. La pinta mikrosporofilo havas dentan aŭ cilian randon. La inaj strobiloj estas pli larĝaj kaj longas 12 ĝis 18 cm. Ili havas triangulajn skvamojn kaj longe kurbajn skvamojn. La flugilhavaj semoj longas 2,5 ĝis 3 cm. Ekzistas kvar kotiledonoj.

La norfolka araŭkario kiel ĉambroplanto redakti

La ĉambra abio estis ŝatata ĉambroplanto, sed hodiaŭ la tro malhumida kaj tro varma ĉambra klimato kaŭzas relative mallongan vivon de la planto en ĉambroj.

Plimultigado redakti

La ĉambra abio estas reproduktebla per kapaj stikaĵoj, sed tio estas komplike. Tial hodiaŭ la planto estas reproduktata per semoj aŭ per histokulturo.

Sistematiko redakti

La unua priskribo okazis en 1807 fare de Richard Anthony Salisbury en Transactions of the Linnean Society of London, 8, paĝoj 316–317 kiel Eutassa heterophylla. La publikigado de la specia nomo Araucaria heterophylla okazis en 1952 fare de João Manuel Antonio Paes do Amaral Franco en Anais. Instituto Superior de Agronomia, 19, paĝoj 11–12. Sinonimoj por Araucaria heterophylla (SALISB.) FRANCO esta: Araucaria excelsa R.BR. EX AITON, Dombeya excelsa D.DON, Eutassa heterophylla SALIS.

Araucaria heterophylla apartenas al la sekcio Eutactaen la genro Araucaria.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti