Northrop F-5

La Northrop F-5 (F-5) estas Usona jetmotora ĉasaviadilo.

Northrop
F-5A/B Freedom Fighter
F-5E/F Tiger II
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Northrop
Unua flugo: 30-an de julio 1959 (F-5A)
11-an de aŭgusto 1972 (F-5E)
Enkonduko: 1962
Produktperiodo: 1959-1987
Produktkvanto: A/B/C: 847, E/F: 1,399
vdr
Northrop F-5E Tiger II

Historio redakti

La projekto de F-5 estas komencita en mezo de 1950-jaroj, kiam Usona mararmeo proponis novan ĉasaviadilon por eskorta aviadila ŝipo. Sed la unua modelo N-156 estis tro malgranda por aviadila ŝipo. Poste la projekto de eskorta aviadila ŝipo estis nuligita, sed Northrop daurigis prilaboron. Northrop fabrikis du modelojn, edukaviadilo N-156T (kiu poste iĝos T-38 Talon) kaj ĉasaviadila versio N-156F. En 1959 Unua N-156F estis donita en servo en Kalifornio.

Unue Aerarmeo interesis pri F-100 Super Sabre, kiu havis pli bonan rendimenton ol F-5, Tamen en 1962, la Kennedy Administrado revivigis malaltkostan ĉasaviadilan programon. Danke al malalta operadkosto, N-156F venkis en programo "F-X" kaj ricevis nomon "F-5A". F-5A eksportiĝis en Kanado (tiu versio poste iĝos Canadair CF-5, la Kanada versio de F-5.) kaj Hispanio.

Post la venko en Internacia Ĉasaviadila Konkurso en 1970, Northrop prilaboris F-5E por anstataŭi F-5A. F-5E havis multajn plibonigitajn avioniksojn, kiel radaro kaj INS, TACAN kaj ECM. F-5E sukcese operaciis en eksterlandaj aerarmeoj, sed Usona Aerarmeo ne operaciis F-5E. La plibonigita versio, F-5G ricevis "F-20 Tigershark" kaj intendis eksporton al Tajvano, sed eksporto estis nuligita pro la rilato kun Ĉinio.

Variantoj redakti

  • F-5A/B/C (1959): Originala versio de F-5.
  • F-5E/F (1970): Eksporta, plibonigita versio de F-5A.
  • F-5G (1982, ankaŭ estis nomita kiel F-20 Tigershark): Plibonigita versio de F-5E.

Vidu ankaŭ redakti