Norveglingva (bokmål) Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 31 okt. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 31 okt. 2021.
La norveglingva Vikipedio (norvege Norsk Wikipedia) estas fakte du norveglingvaj aŭtonomecaj eldonoj de Vikipedio: unu en la tradicia norvega literumo nomata Bokmål (signita per kodo .no), kaj dua en la novnorvega literumo nomata Nynorsk (signita per kodo .nn).
Norveglingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | no.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | norvega |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 2-a de decembro 2023 | |
Artikolnombro | 619 280 |
Profundeco | 47.8 |
Paĝoj | 1 786 371 |
Redaktoj | 24 039 249 |
Uzantoj | 596 721 |
Aktivaj uzantoj | 1 226 |
Administrantoj | 40 |
Dosieroj | 4 |
La origina norvega vikipedio fondiĝis la 26-an de novembro 2001, kaj komence permesis artikolojn en ambaŭ literumaj sistemoj, dum la novnorvega eldono fondiĝis la 31-an de julio 2004. Laŭ baloto en 2005, la ĉefa norvega vikipedio transformiĝis al eldono nur por la tradicia norvega literumo nomata Bokmål.
Wikimedia Norge estas norvega senprofitocela organizaĵo kun la celo subteni la vikimediajn projektojn, aparte tiujn en la du norvegaj literumoj kaj en la sameaj lingvoj. Ekde marto 2008 ĝi estas membroasocio de la Vikimedia Fondaĵo. Laŭ la stato de 2012, Jarle Vines estas la asocia prezidanto.