Norveglingva (nynorsk) Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la novnorvega ortografia normaro
La norveglingva Vikipedio (norvege Norsk Wikipedia) estas fakte du norveglingvaj aŭtonomecaj eldonoj de Vikipedio: unu en la tradicia norvega literumo nomata Bokmål (signita per kodo .no), kaj dua en la novnorvega literumo nomata Nynorsk (signita per kodo .nn).
Norveglingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | nn.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | norvega |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 16-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 170 067 |
Profundeco | 15 |
Paĝoj | 387 647 |
Redaktoj | 3 551 012 |
Uzantoj | 137 104 |
Aktivaj uzantoj | 115 |
Administrantoj | 16 |
Dosieroj | 13 |
La origina norvega vikipedio fondiĝis la 26-an de novembro 2001, kaj komence permesis artikolojn en ambaŭ literumaj sistemoj, dum la novnorvega eldono fondiĝis la 31-an de julio 2004. Laŭ baloto en 2005, la ĉefa norvega vikipedio transformiĝis al eldono nur por la tradicia norvega literumo nomata Bokmål.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti