Nová Ves u Jarošova

Municipo Nová Ves u Jarošova situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 66 loĝantoj (2023).

Nová Ves u Jarošova
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nová Ves u Jarošova
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Nová Ves u Jarošova
 - alteco 454 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 17″ N 16° 09′ 37″ O / 49.83806 °N, 16.16028 °O / 49.83806; 16.16028 (mapo)
Areo 2,38 km² (238 ha)
Loĝantaro 66 (2023)
Denseco 27,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1559
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572438
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Ves u Jarošova
Retpaĝo: www.novaves.infobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝo estas unue menciata en la jaro 1559 kiel parto de la sinjorejo Nové Hrady. Jam tiam al ĝi apartenis domaro Vranice kaj parto de la vilaĝo Roudná. La origina vilaĝo staris sur deklivo nomata Voštice. Kiam ĝi forbrulis la loĝantoj fondis novan vilaĝon kaj laŭ tio ili ĝin nomigis Nová Ves (Nova Vilaĝo).

Turismo redakti

En katastra distrikto de Nová Ves, en najbareco de Toulovcovy Maštale, estas rekreaj kabanaroj Roudná kaj Vranice. Trans Nová Ves kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo gvidas cikloturismaj traceoj, kie oni ankaŭ okazigas konkursojn de montaraj biciklistoj. Vilaĝparton Vranice ligas kun Toulovcovy Maštale ruĝa, blua kaj flava signaroj. En la vilaĝo eblas lui tenisan ludkampon.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti