Nové Hutě
Nové Hutě (germane Kaltenbach) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Prachatice, proksimume 11 km okcidente de Vimperk. Vivas ĉi tie 105 loĝantoj (2024). La municipo situas en supermara alteco 1 025 m sur teritorio de PPR Šumava, en valo de rojo Vydří potok. Proksime de la municipo sur deklivo de monto Přílba troviĝas centrejo de vintraj sportoj kun kvar skitiriloj.
Nové Hutě | |||
germane Kaltenbach | |||
municipo | |||
Preĝejo de Koro de Jesuo en la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nové Hutě | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Vimperk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava | ||
Situo | Nové Hutě | ||
- alteco | 1 025 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 02′ 20″ N 13° 38′ 44″ O / 49.03889 °N, 13.64556 °O (mapo) | ||
Katastro | 23,24 km² (2 324 ha) Nové Hutě | ||
Loĝantaro | 105 (2024) | ||
Denseco | 4,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1840 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 385 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 561568 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nové Hutě | |||
Retpaĝo: www.obecnovehute.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Nové Hutě estis memstara municipo ĝis la jaro 1960 kaj poste denove ekde la jaro 1992; inter tio ĝi falis sub municipo Nový Svět kaj Borová Lada.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borová Lada, Kvilda, Stachy, Zdíkov, Kašperské Hory kaj Horská Kvilda.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1840, kiam ĝi estis fondita kiel vitrofarista domaro.
La loĝigo estis en la loko disigita kaj al la municipo apartenis domaroj kaj solejoj Weiler, Staré Hutě (Althütte aŭ Höfe Althütte), Pokovy Hutě (Bockhütte), České Chalupy (Böhmhäuser), Františkov (Franzensthal), Froschau, Granitz, Pláně (Planie) kaj Neuhütte nomata ankaŭ Unterkaltenbach.
En la jaro 1930 vivis en la municipo 1406 plejparte germane parolantaj loĝantoj. Nuntempe plimulto da domoj servas kiel pensionoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 555 |
1880 | 1 718 |
1890 | 1 702 |
1900 | 2 048 |
1910 | 1 906 |
1921 | 1 724 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 406 |
1950 | 95 |
1961 | 99 |
1970 | 52 |
1980 | 70 |
1991 | 80 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 99 |
2011 | 80 |
2014 | 85 |
2016 | 87 |
2017 | 88 |
2018 | 88 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 90 |
2020 | 91 |
2021 | 91 |
2022 | 86 |
2023 | 111 |
2024 | 105 |
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de Koro de Jesuo, la 2-a plej alte situanta preĝejo en Ĉeĥio
- Naturmemorindaĵo Pasecká slať
Signifaj naskiĝintoj
redakti- Wilhelm Kralik von Meyrswalden (1807–1877) – ĉeĥa entreprenisto en vitrofarado
- Otto Herbert Hajek (1927–2005) – pentristo kaj skulptisto
Vidu ankaŭ
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Vintro en Nové Hutě
-
České Chalupy - Suda parto de la municipo
-
Mezo de la municipo