Nov-Zelando en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La novzelanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 212 sportistojn. Ili partoprenis en 21 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Sarah Hirini kaj David Nyika dum la malferma ceremonio respektive Valerie Adams dum la ferma. La sportistoj atingis 7 orajn, 6 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon.

Nov-Zelando en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Sarah Hirini kaj David Nyika (malfermo)
Valerie Adams (fermo)
Sportistoj 212 en 21 fakoj
Medaloj
rango: 13
Oro
7
Arĝento
6
Bronzo
7
Sume
20
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la novzelanda vira teamo de rugbeo en la olimpiko