Nova vivo (islande Nýtt líf) estas islanda filmo. Ĝi estas la unua de trifilma serio pri la neseriozuloj Þór kaj Danni. En tiu unua filmo ili vojaĝas labori en la fiŝindustrio en Vestmannaeyjar.

Nova vivo
filmo
Originala titolo Nýtt líf
Produktadlando Islando
Originala lingvo islanda lingvo
Kina aperdato 30-a de septembro 1983
Daŭro 84 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Þráinn Bertelsson
Produktisto(j) Nýtt líf sf.
Scenaro Þráinn Bertelsson
Filmita en Islando
Ĉefrolantoj Eggert Þorleifsson
Karl Ágúst Úlfsson
IMDb
vdr

Tiu neserioza filmo humore montras la tiaman vivon en Vestmannaeyjar dum la “sezono”, kiam plenis la faŝkaptvilaĝoj de migrantaj laborantoj.

Kiel en multaj de la fruaj islandaj filmoj (kaj ankaŭ malfruaj), la lando mem “ludas” grandan rolon, kaj estas multaj belaj naturscenoj.

Björk Guðmundsdóttir, jam konata en Islando tiutempe, estas inter la multaj muzikistoj kiuj performas en la filmo.

Postfilmoj estis Vala vivo (1984) kaj Policista vivo (1985).