Vala vivo (filmo)
Vala vivo (islande Dalalíf) estas islanda filmo. Ĝi estas la dua filmo en la trifilma serio pri la neseriozuloj Þór kaj Danni. Tiufoje ili mallerte prizorgas farmon kies posedanto vojaĝas eksterlanden.
Vala vivo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Dalalíf |
Produktadlando | Islando |
Originala lingvo | islanda lingvo |
Kina aperdato | 30-a de septembro 1984 |
Daŭro | 83 minutoj |
Ĝenro | Komedio |
Reĝisoro(j) | Þráinn Bertelsson |
Produktisto(j) | Nýtt líf sf. |
Scenaro | Þráinn Bertelsson Ari Kristinsson |
Filmita en | Islando |
Ĉefrolantoj | Eggert Þorleifsson Karl Ágúst Úlfsson |
IMDb | |
Interalie la filmo surscenas okazaĵon kiu okazis en vereco mallonge antaŭe: ebriaj homoj, viro kaj virino, kiuj ĵus konatiĝis trovis semajnfinnokte en la urbocentro de Rejkjaviko la estron de la azreligia asocio en Islando. Li havis leĝan rajton edzigi, kaj volonte edzigis la paron kiam ili petis lin. Venonttage la edzparo volis nuligi la aferon, sed tiu kostis multajn leĝajn problemojn. En la filmo, la azreligiestro, Sveinbjörn Beinteinsson, ludas sian rolon mem.
Antaŭfilmo estis Nova vivo kaj postfilmo estis Policista vivo.