La Novmudeĥaro estas stilo kaj arta kaj precize arkitekta kiu disvolviĝis ĉefe en Iberio fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento. Ĝi enkadriĝas ene de la skoloj orientismaj de la historiisma arkitekturo hegemonia en Eŭropo tiame.[1] La nova stilo asociiĝis ĉefe al distraj konstruaĵoj kiaj hoteloj, taŭrludejoj, trinkejoj ktp., sed ankaŭ al pli praktikaj kiaj trajnstacioj, merkatoj, ktp.

Iamaj Lernejoj Aguirre, nune Araba Domo de Madrido.

En Hispanio la novmudeĥara stilo aperis kiel nacia stilo, bazata sur propre hispana stilo. Arkitektoj kiaj Emilio Rodríguez Ayuso aŭ Agustín Ortiz de Villajos vidis en la mudeĥara arto ion pure hispana kaj ekdesegnis konstruaĵojn uzante elementojn de la antikva stilo, kiaj ornamoj el briko kaj arkojn hufoferajn.

Interno de la trajnstacio de Toledo.

Notoj redakti

  1. http://www.ub.es/geocrit/b3w-839.htm Refuncionalizaciones polémicas, plazas de toros y arquitectura neomudéjar: algunos ejemplos en España, Universitato de Barcelono, 24a de novembro de 2009.