Numedalslågen
Numedalslågen estas 352 km longa rivero en Norvegio. Ĝi fontas en la altebenaĵo Hardangervidda kaj fluas tra Sæterdalen al Dagali, plu en Numedal ĝis Kongsberg, formas la akvofalon Labrofoss (aŭ Lågenfoss) kaj fluas plu ĝis Larvik, kie ĝi alfluas la Nordan maron (Skagerrak). La rivero havas akvokolektan areon de 5554 km².
Numedalslågen | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 358,3 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Norvegio |
Regionoj | Hol |
Numedalslågen estas uzata por flosigo de ligno. Supre de Hvittingfoss ekzistas grandaj amasoj da salmo kaj mara truto kaj ĉiujare la rivero lokumas kiel kvara plej bona fiŝkaptejo de salmoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/62/Kongsberg-waterfall-2006.jpg/300px-Kongsberg-waterfall-2006.jpg)
La rivero ĉe Kongsberg formas la akvofalon Labrofoss