Nur amikoj
Nur amikoj (pole Sami swoi, laŭvorte "niaj propraj") estas pola komedio reĝisorita de Sylwester Chęciński en 1967, la unua parto de filmtrilogio kun la kultaj filmpersonoj Pavlak kaj Kargul. La personoj malamas sin reciproke, sed estas kunigitaj per sia deveno: ili kune kun siaj familioj alvenis al la ĝis tiam germanlingva Silezio, parto de la laŭ polaj naciistoj nomataj "Regajnitaj Teritorioj" el la polaj Orientaj Limregionoj. Specifa limregiona dialekto de la pola estas grava komedia ero de la filmo. La komedio estis filmita en du ejoj (vere en Silezio): en la vilaĝo Dobrzykowice (germane Wüstendorf) kaj la urbo Lubomierz (germane Liebenthal). En epoko, kiam la komunisma cenzuro tre atentis ne filme fokusigi temojn kiuj povus esti interpretataj kiel kritiko al Sovetunio, la ĝenro de filma komedio estis ebleco preteriri la cenzuron.
Nur amikoj | |
---|---|
Monumento de Pawlak kaj Kargul en Toruń (2007) | |
filmo | |
Originala titolo | Sami swoi |
Produktadlando | Pollando |
Originala lingvo | pola lingvo |
Kina aperdato | 15-a de septembro 1967 |
Daŭro | 78 minutoj |
Ĝenro | komedio |
Kameraado | Stefan Matyjaszkiewicz |
Reĝisoro(j) | Sylwester Chęciński |
Produktisto(j) | Zespół Filmowy Iluzjon |
Scenaro | Andrzej Mularczyk |
Muziko de | Wojciech Kilar |
Ĉefrolantoj | Wacław Kowalski, Władysław Hańcza, Zdzisław Karczewski, Eliasz Oparek-Kuziemski, Ilona Kuśmierska, Jerzy Janeczek, Maria Zbyszewska, Aleksander Fogiel, Kazimierz Talarczyk, Witold Pyrkosz |
Produktinta firmao | Wroclaw Feature Film Studio |
IMDb | |