Nusantaro (loke: Nusantara[1], oficiala nomo en la indonezia: Ibu Kota Negara Nusantara) estas la planita nova ĉefurbo de Indonezio, ankaŭ konata kiel la projekto IKN. La urbo estos konstruita en la nuna Orienta provinco Kalimantano Timur, ĉe la orienta marbordo de la insulo Borneo, la tria plej granda insulo en la indonezia arkipelago. Ĝi situas proksime de la urbo Balikpapan. La tuta projekto estu kompletigota en 2045[2].

Nusantaro

emblemo

planurbo

Blazono

Blazono
Devizo: A Global City For All
Administrado
Poŝtkodo 62000–62999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 0° 58′ S, 116° 43′ O (mapo)-0.97297222222222116.70883333333Koordinatoj: 0° 58′ S, 116° 43′ O (mapo) [+]
Areo 2561,42 km² ( 256 142 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Nusantaro (Indonezio)
Nusantaro (Indonezio)
DEC
Nusantaro
Nusantaro
Situo de Nusantaro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Capital City of Nusantara [+]
vdr

La unuaj oficialuloj estas atenditaj transloĝiĝi tien en 2024, post kio ĝi fariĝos la nova ĉefurbo de Indonezio, anstataŭ Ĝakarto. Per tiu decido la registaro celas mildigi demografiajn premojn sur la ĉefurbo Ĝakarto, urbo kiu estis turmentita de problemoj de trafikŝtopiĝo, tro densa loĝantaro kaj problemoj de poluado. Ĝakarto ankaŭ alfrontas grandegajn klimatajn premojn pro altiĝanta marnivelo, ĉar 40 procentoj de Ĵakarto situas sub marnivelo. Ĵakarto ankaŭ sinkas en kelkaj lokoj pro la troa uzo de subteraj grundakvoj. La indonezia prezidento Joko Widodo esperas, ke la nova ĉefurbo estos ia verda utopio, inkluziva, daŭrebla kaj saĝa urbo ('smart city'), uzante avangardajn teknologiojn[3]. La nova urbo celas ke 80% de la moviĝeblo okazu per publika transporto, biciklado aŭ piedirado. Ĉirkaŭita de la arbaroj de Kalimantano, ĝi ĉerpos sian tutan energion el renovigeblaj fontoj, asignante 10% de sia areo al la produktado de nutraĵoj[4].

Kritiko redakti

Laŭ la vic-ĝenerala sekretario de la Alianco de Indiĝenaj Popoloj de la Arkipelago (AMAN) la IKN-terenoj jam estis temo de terŝtelaj problemoj en la pasinteco, ĉar la registaro donacis teron posedatan de indiĝenaj homoj kaj farmistoj al mininejaj industrioj kaj plantejaj firmaoj sen konsento de la loka komunumo. AMAN taksas ke almenaŭ 20,000 indiĝenaj homoj estos delokitaj pro la IKN-projekto[5].

Noto kaj referencoj redakti

  1. La nomo Nusantara signifas "arkipelago" en la indonezia lingvo kaj en sanskrito. En la malaja, la Malaja Insularo/Insulhindio ankaŭ estas referita kiel Nusantara (insuloj inter du kontinentoj).
  2. (en) Imagining Nusantara. The Jakarta Post, la 19ân de Januaro 2022.
  3. (en) Adhityan Anbumozhi kaj Harya S. Dillon, Nusantara as a smart, innovative and green city, The Jakarta Post, la 22-an de Januaro 2022,
  4. (en) Faris Mokhtar, Rieka Rahadiana. "Indonesia Breaks Ground on Nusantara as Jakarta Sinks". Bloomberg, la 2-an de Aŭgusto 2022.
  5. (en) Arpan Rachman, Indonesia is still moving its capital to Nusantara despite rising public opposition, Global Voices, la 30-an de oktobro 2022, alirite la 3-an de novembro 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Ĝakarto