Nutraĵpolitiko estas termino, kiu rilatas al la politikaj flankoj de produktado kaj disdonado de nutraĵo. Ŝtato povas reguli kiaj nutraĵoj estu kreskigotaj kaj devigi la neceson kontroligi nutraĵojn antaŭ ol vendi ilin.

La ŝtato povas starigi regulojn pri la manieroj trakti nutraĵojn kaj fiksi prezojn por iuj nutraĵoj aŭ malpermesi la manĝadon aŭ trinkadon de apartaj nutraĵoj por apartaj homgrupoj. Tiel infanoj plej ofte ne rajtas drinki alkoholaĵojn aŭ fumi cigaredojn.