Nyócker!

(Alidirektita el Nyócker)

Nyócker! [njo:tsker] (Nyócker estas neformala mallongigo de hungare Nyolcadik kerület, "oka distrikto" de Budapeŝto, alinome Józsefváros, en kiu okazas la intrigo de la filmo) estas hungara animacia filmo, gajninta en Annecy (Francio) la premion de la 29-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj en 2005.

Nyócker!
longa movbilda filmo
Originala titolo Nyócker
Originala lingvo hungara lingvo • cigana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 9 dec. 2004
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Áron Gauder
Scenaro Máriusz Bari
Honorigoj Annecy Cristal for a Feature Film
IMDb
vdr

La premion aljuĝis 5-ana internacia ĵurio. La ĵurio decidis, ĉar ili vidis nekutiman mikson de ĝenroj kaj la verkaĵo tuŝis aktualajn problemojn. Ili kritikis la tro multajn dialogojn kaj oni estus atendinta pli multe da agadoj.

Unikeco (unuaeco) de la filmo estis: la miksado de la du- kaj tridemensia animacia kaj la papereltonda teknikoj. Oni movis la tridimensiajn figurojn - kiuj evoluis al agadoj en 3D - antaŭ tridemensia fono. Same estas novaĵo, ke oni faris plurcent fotojn ĉe la ellaboro de la karakteroj pri la vangopruntaj "aktoroj", kaj oni desegnis ili reen unuope. Multaj patroprenantoj ne komprenis, kiel oni faris la filmon.

La filmo entenas sociokritikon, temas pri rasisma segregado, perforto, malarmeco kaj policista koruptado. En la filmo luktas hungaraj kaj ciganaj klanoj kun muzika fono de hiphopo. Ĝi skizas amromanon inter cigana junulo kaj hungara junulino. La franca gazeto Libération nomis ĝin hungara South Park.

La premio helpas la filman aperon en Usono.

Elektitaj voĉoj redakti

Esteraj ligiloj redakti