Ošupis

rivereto en la okcidenta parto de Litovio

Ošupis,[2][3][4] nomata ankaŭ Vanagupė (nomo de la supra parto de la fluo ĝis kunfluejo kun dekstra sennoma enfluanto),[5] estas rivereto en la okcidenta parto de Litovio, situanta en la urba distrikto Palanga en distrikto Klaipėda. Temas pri unu el malmultaj mallongaj rektaj enfluantoj de la Balta maro.[p 1] La rivereto ne estas navigebla.

Ošupis
Ošupis malantaŭ la ĝardenoj de la vilaĝo Užkanavė
rivereto
Bazaj informoj
Situo en Litovio (distrikto Klaipėda)
Longeco 5,4 km
Akvokolekta areo 7,5 km² [1]
Fluo
Fonto norda rando de la urbo Palanga, kvartalo Kontininkai
Enfluejo al la Balta maro, sur tereno de la vilaĝo Užkanavė
Geografio
Trairataj urboj Palanga
Alfluantoj
- Dekstraj Kaniavosis
vdr

Daŭro de fluo redakti

Ĝi fontas ĉe la norda rando de la urbo Palanga, en la kvartalo Kontininkai. Komence ĝi fluas en norda direkto, sed poste apud la vilaĝo Užkanavė turniĝas okcidenten kaj 0,44 km post kunfluo[6] kun la rivereto Kaniavosis ĝi enfluas en la Baltan maron sur tereno de la vilaĝo Užkanavė. La rivereto trafluas tre platan, preskaŭ ebenan, marĉan apudriveran herbejon, kies larĝo tre varias ekde dekoj da metroj ĝis pli ol 1 km kaj kiu aliĝas al la ankoraŭ pli larĝa plata valo de Kaniavosis.[mankas fonto]

Larĝo de la fluejo ŝanĝiĝas ekde kelkaj dekoj da centimetroj (la parto nomata Vanagupė) ĝis 2–3,5 metroj. La profundeco situas inter 0,2 kaj 0,8 metroj, sed foje superas eĉ 1 metron. La fundo estas kelkloke sabla (tre milda sablo), kelkloke argila, kun almiksiĝo de sapropelo kaj torfo, kota. Granda plimulto de la fluo estas regulita, ŝanĝe de la jaroj 2011 kaj 2012 oni la fluejon purigis.[7] Sur la dekstra bordo superregas marĉaj (torfaj) herbejoj kun riĉa surkreskaĵo de kano kaj alia malsekema flaŭro. Plejparton de la maldekstra bordo formas limo de la tre oblonga vilaĝo Užkanavė. Post uragano en 1999 la enfluejo de Ošupis en la maron surŝutiĝis per sablo.[8] Dum la nekutima periodo de malsekeco meze de julio 2006, kian memoris neniu loĝanto de Klaipedȧ kaj ties ĉirkaŭaĵo, la rivereto Ošupis sekiĝis kaj en ĝia fluejo restis nur kelkloke kotaj flakoj.[9]

Turismo redakti

Vilaĝo Užkanavė, kiu limas plejparton de la maldekstra bordo de la rivereto, estas tre influata per turismo kaj provizado de plej diversaj loĝigaj servoj. Ĉe la enfluejo de la rivereto troviĝas ripozejo n-ro 6 de la biciklovojo Kuršių kelias ("Kur-a vojo"),[10], kie eblas ĉe la plaĝo sin bani.[11] La itinero tie ligiĝas al la ĉemara laŭborda biciklovojo ŠventojiPalanga.[11]

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
Molusko Unio el Ošupis

La bordoj kaj la fluejo mem suferis ĝis la komenciĝo de meliolarcia laboro fino de la jaro 2011 pro longtempe trokreskanta superflua vegetaĵaro, precipe kano kaj tifao, kio rezultigis troaltan kotŝtopiĝon kaj sekve malpliboniĝon de la ekologia stato kaj utiligeblo de la fluo por feriaj celoj. La problemon komencis solvi la municipa oficejo de Palango en la kazo de Ošupisu, Rąžė kaj Žiogupis kun helpo de subvencio de la fondusoj de Eŭropa unio. Ĉar la financado ne estas sufiĉa, oni ekde la jaro 2011 (kun la plej granda parto de la laboro plenumita en la vintro inter 2011 kaj 2012) poetapa/ripetata purigado kaj cetera sanigado preskaŭ nur ĉe Ošupis. Komence de la jaro 2014 mankis jam nur neglektebla parto de la fruo. Alto de la subvencio estis 326 226 lidoj.[12]

En la rivereto tre abundas la molusko latine nomata Unio.[mankas fonto] En la ĉirkaŭaĵo nestas diversaj specoj de akva birdaro, precipe cignoj kaj platbeka anaso, kaj temas pri loko grava por migrantaj kaj travintrumantaj birdoj.[13]

Enfluantoj redakti

  • Kaniavosis (dekstra, longeco: 2,1 km, enfluas je 0,44 km for de la mara enfluejo) kaj pliaj 4 maldekstraj kaj 4 dekstraj malgravaj enfluantoj, kelkaj el kiuj estas disbranĉitaj.

Ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kune kun Rąžė, Rikinė kaj Cypa.[2]

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ošupis en la ĉeĥa Vikipedio.

Literaturo redakti