O-sportoj (angle: obstacle sports) estas sportoj dum kiuj la partoprenantoj renkontas diversajn obstaklojn survoje. La itinero ofte trairas naturon kaj la partoprenantoj renkontas koton kaj akvon survoje. Ekzemploj de obstakloj estas lignaj muroj, rampado sub pikdrato, fosaĵoj kondukantaj al naĝado, saltado super fajro, grimpado super ŝnuroreto. La celo estas lasi la partoprenantojn esplori la fizikajn kaj psikologiajn limojn de liaj aŭ ŝiaj kapabloj.

O-sportoj
sporta fako
vetkuro
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
O-sporto: kurado venkante obstaklojn.

Kampoj de obstaklosportoj redakti

Ekzistas 5 kampoj de obstaklosportoj (O-ŝportoj) klasifikitaj kiel

  1. Akva O-sporto,
  2. Artista O-sporto,
  3. Mensa O-sporto,
  4. Preciza O-sporto
  5. Batalanta O-sporto.

Monda O-sporta Federacio redakti

Ekde 2005 ekzistas Monda O-sporta Federacio (WOF) fondita en Hamadano, Irano. La nuna sekretariejo situas en Irano. Ĝiaj laborlingvoj estas la persa kaj la angla. Ekde 2018, WOF havis en 75 landoj kaj kvin kontinentoj naciajn federaciojn kiel membroj. La ĉefa tasko de WOF estas evoluigi la O-Sportojn kaj iliajn konkuradmetodojn[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti