Občina Medvode estas unu el 212 municipoj en Slovenujo. Ĝi situas en Regiono Osrednjeslovenska. Ĝi estas unu el 25 municipoj en la regiono. Ĝia areo estas 77.6 km² kaj komence de 2014 tie loĝis 15 868 homoj. En la municipo troveblas 32 vilaĝoj. Administra centro de la municipo estas la vilaĝo Medvode.

Občina Medvode
municipo de Slovenio • dua-nivela administra teritoria unuo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1215
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 781  (2020) [+]
Loĝdenso 216 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 8′ N, 14° 26′ O (mapo)46.13333333333314.433333333333Koordinatoj: 46° 8′ N, 14° 26′ O (mapo) [+]
Alto 313 m [+]
Areo 77,6 km² (7 760 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Občina Medvode (Slovenio)
Občina Medvode (Slovenio)
DEC
Občina Medvode
Občina Medvode
Situo de Občina Medvode

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Municipality of Medvode [+]
vdr
Občina Medvode
Zbiljsko lago

Loko, priskribo redakti

Občina Medvode situas en la centra parto de Slovenujo, ĉirkaŭ 12 km nordokcidente de Ljubljana. Ĝi kuŝas ĉefe inter la Polhovgrad-montoĉeno en la okcidento kaj la rivero Sava en la oriento. La okcidenta parto de la municipo estas monta, dum orienta estas preskaŭ ebena. La alteco de la areo estas proksimume 305 m (ĉe la Sava) ĝis preskaŭ 900 m ĉe la okcidenta rando.

De la nordo ĝis la sudo, rivero Sava fluas tra la komunumo. La rivero Sora enfluas ĝin.

Apudaj municipoj estas: Občina Šenčur en la nordo, Občina Vodice en la oriento, Urbo občina Ljubljana en la sudoriento, Občina Dobrova-Polhov Gradec en la sudo, Občina Škofja Loka en la okcidento kaj Urbo občina Kranj en la nordokcidento.

Komunumoj redakti

La municipo konsistas el 32 vilaĝoj:

Belo, Brezovica pri Medvodah, Dol, Dragočajna, Golo Brdo, Goričane, Hraše, Ladja, Medvode, Moše, Osolnik, Preska, Rakovnik, Seničica, Setnica, Smlednik, Sora, Spodnja Senica, Spodnje Pirniče, Studenčice, Tehovec, Topol pri Medvodah, Trnovec, Valburga, Vaše, Verje, Vikrče, Zavrh pod Šmarno Goro, Zbilje, Zgornja Senica, Zgornje Pirniče, Žlebe.

Interesaĵoj redakti

Zbiljsko lago — baraĵo kaj hidroelektra centralo

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Medvode en la slovena Vikipedio.