Oberbobritzsch
Oberbobritzsch [prononco "Obabobriĉ"] estas vilaĝo, kiu apartenas al la komunumo Bobritzsch en la distrikto Centra Saksio de la germana federacia lando Saksio, Germanio. La aliaj partoj de la komunumo estas Naundorf, Niederbobritzsch kaj Sohra.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/4/4b/Karte_Bobritzsch_in_Deutschland.png/100px-Karte_Bobritzsch_in_Deutschland.png)
Geografio
redaktiLa vilaĝo etendiĝas 7 kilometrojn laŭ la valo Bobritzsch. Ĝia plej alta punkto situas 460 metrojn super la marnivelo. Vivas ĉi tie preskaŭ 1.500 loĝantoj.
Vidindaĵo
redaktiLa preĝejo Sankta Nikolao havas defore videblan turon, kiu estas 56 metrojn alta. En la navo de ĉi tiu didomo troviĝas orgeno, verko de la fama majstro Gottfried Silbermann.
Eksteraj ligiloj
redakti- www.bobritzsch.de[rompita ligilo]