Observatorio de Ĵuraso

La Observatorio de Ĵuraso estas astronomia observatorio konstruita en la komunumo Vicques, (kantono Ĵuraso, Svislando). Ĝia MPC kodo estas 185.[1]

Observatorio de Ĵuraso
Observatorio
Observatorio de Ĵuraso
Oficiala nomo: Observatoire Astronomique Jurassien
Kromnomo: Observatoire de Vicques
Lando Svislando Svislando
Municipo Vicques, Ĵuraso
Supermara alteco 505 m s. m.
Koordinatoj 47° 21′ 6″ N 7° 25′ 15″ O / 47.35167 °N, 7.42083 °O / 47.35167; 7.42083 (mapo)
Estiĝo 1993
Posedanto Société Jurassienne d'Astronomie
Situo de la observatorio en Svislando
Situo de la observatorio en Svislando
Situo de la observatorio en Svislando
Vikimedia Komunejo: Observatories in Switzerland
Retpaĝo: http://www.jura-observatory.ch/

La observatorio estis konstruita sekve al iniciativo en 1992 de amatoraj astronomoj de la regiono, kiuj estis kreintaj la Société Jurassienne d'Astronomie en 1970. Ĝi fariĝis aktiva de 1997 ; ĝi havas plurajn instrumentoj el kiuj la ĉefa estas la teleskopo Bernard Comte de 61 cm

Malkovroj redakti

Minor Planet Center kreditas la Observatorion de Ĵuraso de la malkovro de 7 asteroidoj inter 2001 kaj 2005.[2]

Elde tiu observatorio, la astronomo Michel Ory malkovris la periodan kometon P/2008 Q2 (Ory).

La Observatorio de Ĵuraso, en kunlaboro kun la Observatorio de Oukaïmeden (Maroko) partoprenis al la Morocco Oukaïmeden Sky Survey (Ĉiela Enketo Maroko Oukaïmeden) aŭ MOSS.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoire astronomique jurassien en la franca Vikipedio.