Michel Ory

svisa amatora astronomo kaj instruisto.

Michel Ory (naskiĝis la 18-an de aprilo 1966 en Develier) estas svisa astronomo kaj instruisto.

Michel Ory
Michel Ory
Michel Ory
Michel Ory
Persona informo
NomoMichel Ory
Dato de naskiĝo18-a de aprilo 1966
NaskiĝlokoDevelier
Aĝo57
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj instruisto
Geografio
ŜtatoSvislando
Familio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis en la lernejoj de Delemonto kaj de Porrentruy antaŭ studi pri fiziko ĉe la Universitato de Ĝenevo en 1990. Li ricevis kvalifikon pri scienca ĵurnalismo ĉe Cedos SA en Carouge en 1992 kaj formiĝis kiel instruisto ĉe la Pedagogia Instituto de Porrentruy. Li fariĝis instruisto en duagrada instruo en 1994 kaj profesoro pri fiziko ĉe la kantona lernejo de Porrentruy.

Li estas edzigita kaj havas du infanojn.

Amatora astronomio redakti

Kiel amatora astronomo, li aniĝis en 1990 al la Ĵurasa Astronomia Societo kaj estas inter la sep anoj, kiuj partoprenis al la konstruo de la Astronomia Observatorio de Ĵuraso inter 1993 kaj 1998.

 
Observatorio de Ĵuraso en Vicques

Malkovroj redakti

Dum la 2000-aj jaroj, Michel Ory malkovris multenombrajn astronomiajn objektojn elde diversaj ejoj de observo : li malkovris pli ol 234 asteroidoj (inklude objektojn ankoraŭ ne numerotitaj) kaj du supernovaojn. Krom elde la Observatorio de Ĵuraso, li faris malkovrojn en Usono per la defora observatorio Tenagra II en Arizono (11 asteroidojn) kaj la Observatorio Sierra Stars en Kalifornio (2 asteroidojn).

En 2019, li estas kreditata de la Minor Planet Center de la malkovro de 202 numerotitaj asteroidoj dum la periodo 2001-2010.[1] La asteroido 67979 Michelory estis nomita en lia honoro.[2]

Kometo 304P/Ory redakti

Dum la noktoj de la 26 ĝis la 28-a de aŭgusto 2008, elde la Observatorio de Ĵuraso en Vicques, per teleskopo de 24 coloj, Michel Ory faris sian plej faman malkovron : la perioda kometo 304P/Ory[3][4] de la Jupitera kometa familio.

Komence, li kredis esti malkovrinta terrenkontan asteroidon ; li reportas sian malkovron al la Centro pri Malgrandaj Planedoj kaj, la 28-a vespere, ricevis noton de la Centra Buroo por Astronomiaj Telegramoj (CBAT), kiu precizis, ke la objekto estas fakte perioda kometo, kies orbita periodo estas 5,96 jaroj, kies orbito krucas tiun de Marso,[5] kaj kiu estis dirita "tiel granda kiel la Tero".[6]

Pro tiu malkovro, Michel Ory ricevis la Premion Edgar-Wilson de la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. En 2008, skvaro de Vicques estis nomita Place de la comète P/2008 Q2 Ory.[7]

En Svislando, depost la 17-a jarcento, nur kvin astronomoj malkovris tiajn ĉielajn korpojn.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michel Ory en la franca Vikipedio.