129137 Hipoloko

asteroido
(Alidirektita el 129137 Hippolochos)

129137 Hipoloko estas troja asteroido de Jupitero, malkovrita la 13-an de januaro 2005 de la svisa amatora astronomo Michel Ory elde la Observatorio de Ĵuraso en Vicques (Svislando).

129137 Hipoloko
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 129137 Hippolochos
Aliaj nomoj 2005 AP27
Malkovro
Malkovrinto Michel Ory
Dato de malkovro 13-a de januaro 2005
Loko de malkovro Vicques (Svislando)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Troja tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
767,793 Gm (5,132 AU)
723,319 Gm (4,835 AU)
812,266 Gm (5,430 AU)
Discentreco 0,05792
Meza anomaliangulo 249,294°
Epoko 17-a de decembro 2020
Klinangulo 12,511°
Periodo 4246,942 tagoj (11,627 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
114,514°
Argum. de periapsido 231,055°
Terdistanco
- Minimuma

574,544 Gm (3,841 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,02
vdr

Ĝi orbitas, kun ioma klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero,[1] ĝi do estas ano de la tiel nomata « Troja Tendaro ».

Ĝi ŝuldas sian nomo al la mita troja batalinto Hipoloko, filo de Antimako, la troja konsilisto, kiu malhelpis, ke Helena estu redonita al la grekoj. La brava Hipoloko estis mortigita de Agamemno. Etimologie, "Hipoloko" (Ίππό-λοχος / Hippó-loĥos) signifas "Embusko kun ĉevalo", — kiel la Troja Ĉevalo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (129001–130000)Poste:
(129136) 2005 AM22129137 Hipoloko129138 Williamfrost