Observatorio de Asiago

astronomia observatorio en Italio

La Observatorio de Asiago estas astronomia observatorio en Italio sur la Altebenaĵo de sep komunumoj (itale :Altopiano dei Sette Comuni) sudoriente de la komunumo Asiago (Provinco Viĉenco) ; ĝia MPC kodo estas 043.[1]

Observatorio de Asiago
Observatorio
Unu el la du kupoloj de la Observatorio
Oficiala nomo: Osservatorio Astrofisico di Asiago
Lando Italio Italio
Municipo Asiago
Supermara alteco 1 045 m s. m.
Koordinatoj 45° 51′ 59″ N 11° 31′ 35″ O / 45.86639 °N, 11.52639 °O / 45.86639; 11.52639 (mapo)
Poŝtkodo 35122
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Vikimedia Komunejo: Osservatorio Astrofisico (Asiago)
Retpaĝo: http://www.astro.unipd.it/osservatorio/osservatorio.html

Ĝi estis establita en 1942 de la Departemento de Fiziko kaj Astronomio de la Universitato de Padovo ; ĝiaj konstruaĵoj estis planita en la 1930-aj jaroj de la arĥitekturisto Daniele Calabi (19061964). De 2001, ĝi estas uzita por eduko kaj provejo por novigantaj optikaj teknikoj necesaj por la estontaj optikaj teleskopegoj de 50 ĝis 100 m de diametro.

Ĝi komponiĝas el du kupoloj, unu ŝirmas la Teleskopon "Galileo" de 122 cm, la alia entenas la ne plu uzitan Schmidt-teleskopon de 50 cm. La ĉefa strukturo gastigas ankaŭ la muzeon pri la sciencaj instrumentoj. La Teleskopo "Galileo" estis ĵuse renovigita, por pligrandigi ties rendimenton kaj facileco de uzo. la renovigo konsistis el repolurado kaj re-tavoligo je aluminio de la ĉefa spegulo, plibonigo de la defora regado de la kupolo kaj de la teleskopo kaj ŝanĝo de la akcesora spegulo. La Teleskopo estas nun uzita kiel spektroskopo.[2]

Je 3,85 km sud-oriente de la Observatorio de Asiago, situiĝas la observa stacio de Asiago Cima Ekar.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti