Ogg
uja informaranĝo
Pri la aliaj signifoj de OGG rigardu en OGG.
Ogg estas la nomo de la ĉefa projekto de la institucio Xiph.Org, kies celo estas kreo de liberaj dosierformoj por plurmedio.
Ogg estas uja formo de libera programaro por kompaktigitaj aŭdo, voĉo, muziko kaj filmo.
Ofte la aŭdo estas kompaktigita en la Ogg Vorbis formo, sed ankaŭ povas esti kompaktigita en Speex, FLAC aŭ eĉ MP3 (kvankam uzado de ĉi tiu lasta malliberigas la kunmetan aranĝon). La filmo (video) povas esti kompaktigita en Theora aŭ Dirac, sed ankaŭ en iu ajn aranĝo ekzemple: XviD aŭ DivX.
DosierfinaĵojRedakti
- .ogg - nun nur por sonaj dosieroj en Ogg/Vorbis
- .spx - Ogg/Speex
- .oga - aliaj sondosieroj: Ogg/FLAC, /Ghost kaj OggPCM
- .ogv - filmoj, kun aŭ sen sono (Ogg enhavanta partojn aranĝitajn ekzemple laŭ Theora, Vorbis kaj Skeleton)
- .ogx - Ogg kun pluraj formoj kaj Skeleton
- Ne Oggaj
Vidu plu ĉe http://wiki.xiph.org/index.php/MIME_Types_and_File_Extensions