La ogonioj estas etno en Niĝerio kun duona miliono da homoj.

Ogonioj
Flago
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Ogoni-flago de Ken Saro-Wiwa

Ilia loĝregiono oriente de Port Harcourt en la Niĝerdelto estas nomata ankaŭ Ogonilando, ĝi havas areon de proksimume 1.000 km². La loĝantoj de la niĝerdelto estas minacataj de poluadoj ligitaj kun la naftekspluatado far Royal Dutch Shell. Kaŭzoj estas defluanta krudoleo, kiu malpurigas agrikulturajn areojn, akvojn uzatajn por fiŝkaptado kaj naturajn vivejojn (ekzemple mangrovarbarojn. La samtempa forbrulado de tergaso (akompananta gaso) estas la kaŭzo de konsiderinda aermalpuriĝo.