Okajama Junogo Bel'

japana virina futbalklubo

Okajama Junogo Bel' (japane 岡山湯郷ベル, angle Okayama Yunogo Belle) estas profesia klubo de virina futbalo en Japanio, kiu fondiĝis en 2001. La oficiala hejmregiono de la teamo estas la gubernio Okajama, kaj la stadiono situas en ties urbo Mimasaka (美作市 latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Mimasaka-shi). La unua teamo de la klubo ekde 2003 escepte de la sezono 2004 kontinue ludas en la 1-a Japana Ligo de virina futbalo, nomata ligo Nadeŝiko (なでしこリーグ, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Nadeshiko Rīgu). Ĝiaj plej bonaj rezultoj ĝis nun estas la 3-a loko en 2012. En 2006 ĝi ankaŭ atingis la finalon de la nacia pokalo. Pluraj teamanoj ankaŭ gvide kunlaboras en la japana virina nacia teamo de futbalo.

Aya Miyama (Aja Mijama) en 2011


Iuj futbalistinoj de la klubo: redakti

Eksteraj ligiloj redakti