Okcident-Bengala Ŝtata Universitato
publika esplora altlernejo en la metropola areo de Kolkato
La Okcident-Bengala Ŝtata Universitato estas altlernejo en la metropola areo de Kolkato. Kiel la nomo indikas, ĝi servas kiel ŝtato universitato por studentoj unuavice de la barata subŝtato Okcidenta Bengalo, kvankam kompreneble ankaŭ akceptiĝas aliaj studentoj. La institucio establiĝis la 25-an de februaro 2008, laŭ leĝo de la subŝtata leĝdona asembleo de 2007.
Okcident-Bengala Ŝtata Universitato | ||
---|---|---|
![]() | ||
publika universitato esplorada universitato ![]() | ||
moto | लक्ष्यं विश्वमानम् | |
Informoj | ||
fondodato | 2008 | |
Geografia situo | 22° 44′ 21″ N, 88° 26′ 6″ O (mapo)22.73916666666788.435Koordinatoj: 22° 44′ 21″ N, 88° 26′ 6″ O (mapo) | |
lando | Barato | |
adreso | Berunanpukuria,Malikapur, Barasat, North 24 Paraganas, in the city of Kolkata, West Bengal, India. | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
vd | ||
| ||
Centra parto estas universitata kampuso en tre trankvila loko, libera de homamaso, ĉe malproksima vilaĝo nomata Berunanpukuria, kiu situas en la distrikto Norda 24 Parganas, 7 km de la urbo Barasat, la distrikta ĉefsidejo, en la norda parto de la metropola areo de Kolkato. Tamen ankoraŭ pliaj altlernejoj grupiĝas en la institucio.