Okcidenta Germanio en la Somera Olimpiko 1968

sporta delegacio

La okcidentgermana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo havis 275 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la okcidentgermana teamo estis Wilfried Dietrich. La sportistoj atingis 5 orajn, 11 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 8-an rangon. Kunordigis la teamon la Germana Olimpika Komitato, ekde 2005 renomita Germana Olimpika Sporta Asocio.

la teamo en la malferma ceremonio
Okcidenta Germanio en la Somera Olimpiko 1968
Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo
Flagtenanto:  Wilfried Dietrich
Sportistoj 275 en 17 fakoj
Medaloj
rango: 8
Oro
5
Arĝento
11
Bronzo
10
Sume
26
vdr

Eksteraj ligiloj redakti


 
la olimpika emblemo