Okulvitreca kormorano

(Alidirektita el Okulvitra kormorano)

La Okulvitreca kormoranoPalasa kormorano (Phalacrocorax perspicillatus[1]) estas formortinta birdospecio de la familio de kormoranoj nome marbirdoj kiu loĝis en Bering-insulo kaj eble ĉe aliaj lokoj en la Komandorski-insularo kaj najbara marbordo de Kamĉatko.[2] Ĝi estas la plej granda specio de kormorano konata kiel ekzistinta.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulvitreca kormorano
Okulvitreca kormorano, ilustraĵo de Joseph Wolf
Okulvitreca kormorano, ilustraĵo de Joseph Wolf
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. perspicillatus
Phalacrocorax perspicillatus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Restaŭrado fare de John Gerrard Keulemans pentrita el remburita specimeno; notu, ke la ĉirkaŭokulaj areoj estas ruĝaj, dum ili estis vere flavecaj dumvive.

Tiu specio estis unuafoje identigita de Georg Steller en 1741 dum la katastrofa dua ekspedicio de Vitus Bering al Kamĉatko. Li priskribis la birdon kiel granda, mallerta kaj preskaŭ nefluga – kvankam ĝi estis pli probable malpreta flugi ol fizike malkapabla – kaj verkis "ili pezis 12–14 funtojn, kaj tiele ununura birdo sufiĉas por tri malsataj homoj." Kvankam kormoranoj estas kutime konsiderataj malbongustaj, Steller diras, ke tiu birdo bongustegas, partikulare kiam ĝi estis kuirita laŭ la sistemo de la indiĝenaj Kamĉadaloj, kiuj enmetis la tutan birdon en argilo, enterigis ĝin kaj bakis ĝin en varma truo.[3]

Formorto redakti

Krom la fakto ke ili manĝis fiŝojn, apenaŭ neniom oni scias pri tiu birdo. La populacio rapide malpliiĝis post vizitantoj al la areo ekkolektis la birdojn kiel manĝo kaj por la plumoj, kaj ties informoj pri profita balenokomerco kaj grandaj populacioj de Arkta vulpo kaj aliaj animaloj kun valoraj haŭtaĵoj kondukis al amasa alveno de balenĉasistoj kaj haŭtokomercistoj al la regiono; la lastaj birdoj ŝajne vivis ĉirkaŭ 1850 ĉe insuleto Rokaĵo Arij (en rusa Арий Камень)[4]), ĉe la nordokcidenta pinto de la Beringa Insulo.

Supozata prahistoria registro el Amĉitko, Alasko (Siegel-Causey et al., 1991), estas bazata sur misidentigo de restoj de Dukresta kormorano (Olson, 2005).

Referencoj redakti

  • Olson, Storrs L. (2005): Correction of erroneous records of cormorants from archeological sites in Alaska. Condor 107(4): 930-933. DOI 10.1650/7818.1 (HTML resumo)
  • Siegel-Causey, D.; Lefevre, C. & Savinetskii, A. B. (1991): Historical diversity of cormorants and shags from Amchitka Island, Alaska. Condor ' 93(4): 840–852. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj redakti

  1. Phalacrocorax, Antikva greka vorto por kormoranoj (laŭvorte "kalva korako"). perspicillatus, Latina por "okulvitra", alude al la rimarkindaj ĉirkaŭokulaj nudaj haŭtaĵoj.
  2. IUCN2010.4 BirdLife International, 2008, 144628, Phalacrocorax perspicillatus, konsultita 05an Marto 2011
  3. Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. Nov-Jorko: Harper Perennial, p. 135. ISBN 0-06-055804-0.
  4. Arij Kamen'. Ofte misliterumita "Aji Kamen" aŭ eĉ "Aii Kimur".

Eksteraj ligiloj redakti