Olšina (Ralsko)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olšina |
Olšina (antaŭe Volšina, germane: Wolschen aŭ Wolsina) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la orienta rando de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 7 km nordoriente de Kuřívody. La devena prenita katastra teritorio estis Olšina, la nuntempa estas dislimejo Jabloneček, Svébořice kaj Náhlov en la novepoka urbo Ralsko.
Olšina (Volšina) | |
germane: Wolschen | |
pereinta municipo | |
Ŝoseo tra la eksa Olšina
| |
Oficiala nomo: Olšina | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ralska montetaro |
Situo | Olšina |
- koordinatoj | 50° 37′ 44″ N 14° 52′ 45″ O / 50.62889 °N, 14.87917 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Historio
redaktiEl la municipo devenas trovaĵo de proksimume 1500 moneroj el la 15-a jarcento.
En la municipo estis establita ĝendarmejo (en 1909), telefona (en 1902) kaj poŝta stacioj – ĉiuj havis vastajn administrajn rondojn por multe da ĉirkaŭaj setlejoj. En trafiko estis vapora laktejo kun alta fumtubo el la jaro 1908 (kamparanoj eĉ el la ĉirkaŭaĵ vilaĝoj kreis Laktejan kooperativon), brikfarejo kaj vapora segejo, kiu sekurigis elektran kurenton ĝis elektrifigo de la municipo en la jaro 1922. Inter signifaj konstruaĵoj apartenis ankaŭ lernejo el la jaro 1890. En la loko estis tri gastejoj, du vendejoj kaj kelke da komercistoj kaj metiistoj. Kamparanado kaj bredado de brutaro estis ĉefa fonto de enspezoj por vivtenado de la loĝantoj.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Olšina – Wolschen. www.zanikleralsko.cz. Alirita 2015-09-08.