Tiu ĉi artikolo temas pri la fikcia personaĵo kaj rolo Old Shatterhand en pluraj romanoj de Karl May. Pri la samnoma filmo laŭ tiuj romanoj vidu la paĝon Old Shatterhand (filmo).

La arbarano Old Shatterhand estas kun sia amiko laŭsanga frato indiana estro Winnetou la plej konata literatura personaĵo, kiun kreis la germana verkisto Karl May. La nomo "Shatterhand" en traduko signifas "disbatanta mano" kaj la komenca "Old" estas aldonita, ĉar May konsideris tion kiel tipe amerika kaj plie simbolanta, ke la heroo estas sperta, ruza kaj merita. La romana old Shatterhand ricevis sian nomon de sia amiko Sam Hawkens pro tio, ke li kapablis sian kontraŭulon neniigi per unu bato de la pugno.

Old Shatterhand
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita de Karl May
Rolita de Lex Barker
Informoj
Eble sama Kara ben NemsiKarl May
Sekso vira
Okupo topografo • instruisto • ĉasisto • gentestrorevolveristo
Gefratoj Winnetou
vdr

Prototipo de tiu ĉi heroo aperis ne nur en la amerika Sovaĝa Okcidento, sed ankaŭ en la Oriento, kie li estas konata sub nomo Kara ben Nemsi.

vilao Shatterhand de la verkisto Karl May en Radebeul

Konataj atributoj de Old Shatterhand estas liaj pafiloj ursobatilo (Bärentöter) kaj henrika pafilo (Henrystutzen), ambaŭ fabrikitaj de fikcia pafilisto de nomo Henry el St. Louis. La henrika pafilo ebligis elpafi 25 ekpafojn sen ŝargado kaj ĝi estas evidente mesaĝo al vera pafilo de Benjamin Tyler Henry. En Ameriko Old Shatterhand rajdis ĉevalon Hatátitlá (Fulmo), kiun donacis al li Winnetou kaj kiu estis frato de lia propra ĉevalo Ilĉí (Vento).

Karl May ankaŭ nomigis laŭ Old Shatterhand sian domon en Radebeul ĉe Dresdeno, kiun li nomigis "Vilao Shatterhand" kaj hodiaŭ estas en ĝi muzeo.

La fikcia personaĵo de Old Shatterhand fariĝis denove tre populara post la jaro 1962, kiam estis filmita unu el la plej famaj filmoj inspiritaj de verko de Karl May La trezoro sur Arĝenta lago. En tiu ĉi kaj kelkaj sekvantaj filmaj adaptoj pruntedonis al li la vizaĝon la usona aktoro Lex Barker.