Oleiros

Municipo en Portugalio

Oleiros estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun malpli ol 2 000 loĝantoj. La loknomo Oleiros signifas ceramikejon, ceramikistojn.

Oleiros
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 721  (2011) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 7° 55′ U (mapo)39.916666666667-7.9166666666667Koordinatoj: 39° 55′ N, 7° 55′ U (mapo) [+]
Areo 471,09 km² (47 109 ha) [+]
Oleiros (Portugalio)
Oleiros (Portugalio)
DEC
Oleiros
Oleiros
Situo de Oleiros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oleiros, Portugal [+]
vdr

La urbo Oleiros estas sidejo de la municipo Oleiros, kun 471,09 km² de areo kaj nur 4 904 loĝantoj (2021), subdividita en 10 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Fundão, oriente kun Castelo Branco, sude kun Proença-a-Nova, sudokcidente kun Sertã kaj nordokcidente kun Pampilhosa da Serra.

Historio redakti

 
Preĝejo de Oleiros.

Estas nombraj prahistoriaj restaĵoj de homa loĝado tra la tuta municipo. Romianoj ludis gravan rolon en la areo. Post la falo de la Romia Imperio, Suevoj kaj poste Visigotoj dominis en la areo, kaj post la konkero el islamanoj, la teritorion dominis la Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano de Jerusalemo.

Granda parto de la loĝantaro de la tuta areo migris al aliaj partoj de Portugalio kaj al eksterlandaj landoj el la 1960-aj jaroj antaŭen. Amasan elmigradon okazigis ekonomiaj tialoj ĉar la areo restis for el la cetero de la lando kaj ankaŭ el la najbara Hispanio kaj tial tre subdisvolviĝinta laŭlonge de plimulto el la 20-a jarcento. Tial oni atingis pli ol 15 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste oni perdis preskaŭ du trionojn el la loĝantaro.

El la 2000-aj jaroj ĝis la komenco de la 2020-aj jaroj, pere de Eŭropaj Strukturaj Fondusoj, setlopolitiko de interna Portugalio, la pliiĝo de turismo en Portugalio kaj ondo de rekta eksterlanda investado, la fenomeno de senloĝigo estis mildigita, sed la municipo estas ankoraŭ karakterizita per stagnado de la loĝantarkresko kaj intensa maljuniĝo.

Submunicipoj redakti

Oleiros havas jenajn dek freguesías:

  • Álvaro
  • Cambas
  • Estreito-Vilar Barroco
  • Isna
  • Madeirã
  • Mosteiro
  • Oleiros - Amieira
  • Orvalho
  • Sarnadas de São Simão
  • Sobral

Ekonomio redakti

La ekonomio de la municipo Oleiros dependas el agrikulturo, brutobredado, forstado, turismo, loka administracio kaj agrikultura komerco. Gravaj sektoroj estas la produktado de kaŝtanoj kaj arbutoj, same kiel la produktado de loka vino nomita "kalumo".

Vidindaĵoj redakti

  • Du preĝejoj en Oleiros, aliaj en la municipo
  • Kapeloj en Álvaro kaj en Oleiros
  • Akvomuelejoj kaj pontoj.
  • Rivero Zêzere.
  • Akvorezervejo Cabril.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti