Oleksa Dovbuŝ
DOVBUŜ Oleksa ukraine Олекса Довбуш (1700 – 24-a de aŭgusto 1745) estis ukraina legenda popola heroo. Naskiĝis apud Kolomeo, estris taĉmenton de "nigraj knaboj", kiuj deprenis havaĵon de riĉuloj kaj disdonis inter malriĉularo; batalis kontraŭ maljusteco kaj tiranio. En Karpata montaro eĉ nun multaj lokoj estas ligitaj kun la nomo de O. Dovbuŝ.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Dovbush1700.jpeg/220px-Dovbush1700.jpeg)