Oliveca psarokolio

La Oliveca psarokolioMalhelverda psarokolio (Psarocolius atrovirens) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas en la orienta deklivaro de Andoj laŭ mallarĝa linio al Bolivio tra tuta Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oliveca psarokolio
Oliveca psarokolio
Oliveca psarokolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. atrovirens'
Psarocolius atrovirens
(Lafresnaye kaj D'Orbigny, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas monotipa specio sen agnoskataj subspecioj.

Ĝi estas tre oliveckolora specio, kio nomigas la specion en la komuna nomo, kun pli malhelbrunaj subaj partoj kaj ĉefe tre malhelbrunaj flugilplumoj, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie atrovirens enhavas du radikojn kiuj signifas respektive “nigra” kaj “verda”, kvankam ambaŭ koloroj troas simplece kaj oni devas konsideri pliaj nuancojn al ĝenerale oliveca koloro. Kaj sama ideo kuŝas en la alternativa komuna nomo.

Referencoj redakti