Ondřejovice (Zlaté Hory)

Ondřejovice (germane Endersdorf, pole Ondrzejowice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 3,5 km okcidente de Zlaté Hory laŭlonge laŭ rojo Ondřejovický potok. Vivas ĉi tie 243 loĝantoj (2021).

Ondřejovice
germane Endersdorf
vilaĝo
Ondřejovice
Oficiala nomo: Ondřejovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 161
Rojo Ondřejovický potok
Situo Ondřejovice
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 24″ N 17° 20′ 57″ O / 50.25667 °N, 17.34917 °O / 50.25667; 17.34917 (mapo)
Katastro 17,93 km² (1 793 ha) Ondřejovice v Jeseníkách
Loĝantaro 243 (2021)
Denseco 13,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 75
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ondřejovice
Portalo pri Ĉeĥio

Ondřejovice situas en katastra teritorio Ondřejovice v Jeseníkách kun areo 17,93 km².

Historio redakti

Ondřejovice estas unuafoje menciata en la jaro 1263 kiel "villa Andreae", te. vilaĝo de Ondřej, sed kun noto, ke ĝi estis fondita jam dum vroclava episkopo Laŭrenco (†1232). Tiam antaŭ la episkopo juĝis sin idoj de otmuchovaj voktoj Vítek kaj Siegfried. La vilaĝo estiĝis dum paso de koloniigo, kiun en la 13-a jarcento sur nove akirita teritorio de regiono Jeseník faris la vroclavaj episkopoj helpe de ekloĝintoj el Frankonio kaj Turingio, kaj nomita ĝi estas verŝajne laŭ sia lokumisto Ondřej.

Ondřejovice estis post ellandigo alloĝigitaj krom aliaj fare de etnaj slovakoj el Rumanio kaj voliniaj ĉeĥoj. Post pereo de ferfabriko en Javorná restis en la municipo maŝinfabriko. UAK fondita en la jaro 1948 dekomence renkontiĝis kun gravaj problemoj kaj en la jaro 1961 fine estis plena agrikultura grundo transprenita fare de ŝtata bieno Zlaté Hory. En la jaro 1960 estis detruita loka kasteleto, apartenanta tiutempe al la ŝtata bieno. En la jaro 1964 poste la municipo perdis memstarecon kaj ĝi estis almembrigita al Zlaté Hory, kies loka parto ĝi estas ĝis hodiaŭ.

Konsisto de Ondřejovice estas hodiaŭ Javorná (germane Latzdorf). Vilaĝo Javorná estas menciata en la jaro 1531 kiel konsisto de senjorujo Ondřejovice, dum tridekjara milito ĝi verŝajne pereis (en 1687 oni ankoraŭ mencias vilaĝon kun kapeleto, sed en 1801 nur solejo kun kapelo). Karl von Salis ĉi tie en la jaro 1808 konstruis ferfabrikon kun altforno, du forĝejojn kaj dratfabrikon. En la jaro 1821 la entreprenon akiris firmao Tlach kaj Keil, kiu ĉi tie fondis la unuan laminatejon en la ĉeĥaj landoj. La ferfabriko apartenis al tiu ĉi firmao ĝis la 1-a mondmilito, poste alternis pli da posedantoj, sed produktado ekde la ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj stagnis kaj en la jaro 1947 ĝi estis definitive finita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 321
18801 429
18901 390
19001 403
19101 358
19211 203
JaroLoĝantoj
19301 449
1950550
1961486
1970489
1980373
1991303
JaroLoĝantoj
2001277
2011274
2021243

En Ondřejovice estas registritaj 161 adresoj: 155 daŭraj objektoj kaj 6 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 137 domoj, el tio 83 daŭre loĝataj.

Fotogalerio redakti