Ons Erfdeel (Nia Heredaĵo) estas kultura institucio kiu dediĉas atenton al la disvastigo de la nederlanda lingvo kaj la kulturo de Nederlando kaj la flandra regiono en Belgio kaj eksterlande. Ĝi stimulas ankaŭ la praktikan kunlaboron inter la nederlanda-parolantoj ĉirkaŭ la mondo, eldonante kulturan revuon en la nederlanda (Ons Erfdeel) kaj en la franca sub la nomo Septentrion.

Ons Erfdeel
kultura organizaĵo • eldonejo
Komenco 1970
Geografia situo 50° 46′ 21″ N, 3° 9′ 44″ O (mapo)50.772453.1621194444444Koordinatoj: 50° 46′ 21″ N, 3° 9′ 44″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Rekkem, Belgio
Ons Erfdeel (Belgio)
Ons Erfdeel (Belgio)
DEC
Ons Erfdeel
Ons Erfdeel
Map
Ons Erfdeel
Retejo https://www.les-plats-pays.com, https://www.de-lage-landen.com Oficiala retejo
vdr

La revuo estis fondita en 1957 fare de tri studentoj: Jozef Deleu, Jozef Declercq kaj Jan Delrue. La revuo fariĝis la vivlaboro de la eksa ĉefredaktoro, nome redaktoro Jozef Deleu, kiu vere dediĉis sian vivon al la disvastigo de la nederlandaj lingvo kaj kulturo. La revuo provizas informojn pri la arta, kultura kaj socia vivoj en la flandra regiono de Belgio kaj en Nederlando

Ons Erfdeel vzw ankaŭ estas la nomo de la asocio senprofitcela kiu estas eldonejo de la revuo kaj de nombro de publikaĵoj en presita kaj cifereca formoj, en la nederlanda kaj en aliaj lingvoj. Ekzemple : 

  • la revuo en la franca Septentrion. Arts, lettres et culture de Flandre et des Pays-Bas
  • la angla jarlibro The Low Countries,
  • la dulingva (nl-fr) jarlibro De Franse Nederlanden–Les Pays-Bas Français,
  • serio de libroj pri la kulturo de la flandra regiono en Belgio kaj Nederlando.

Eksteraj ligiloj redakti