Opština Čaška
Opština Čaška estas unu el naŭ komunumoj Vardar regiono. Samtempe ĝi estas ankaŭ unu el la 80 komunumoj en norda Makedonio. Ĝi kuŝas proksimume en la mezo regiono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 7 942 homoj[1][2] sur areo de 819,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Administra centro estas la vilaĝo Čaška - en la komunumo ne estas urbo.
Opština Čaška | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Vardar | ||
Poŝtkodo | 1413 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 942 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 38′ N, 21° 40′ O (mapo)41.6421.67Koordinatoj: 41° 38′ N, 21° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 659 m [+] | ||
Areo | 819,45 km² (81 945 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Čaška Municipality [+] | |||
Loko, priskribo
redaktiOpština situas en la centra parto de Norda Makedonio. La areo estas monta. En la okcidenta parto estas de la monto Jakupica, Dautica kaj Babuna, nordokcidenta Golešnica kaj orienta Klepa kaj Karadžica.
La plej alta pinto estas Solunska Glava (Солунска Глава, "Kapo de Tesaloniko") kun alteco de 2589 metroj super la marnivelo.
Tra la komunumo fluas la riveretoj Babuna (Бабуна, 65 km) kaj Topolka (Тополка, 45 km). Laŭ la vojo de tiuj riveretoj etendiĝas ebenaĵo de aluvia grundo kreita kiel rezulto de la sedimentoj de la riveroj, kiu estas tre fekunda. Krom la riveroj Babuna kaj Topolka, la nove konstruita digo de la hidrosistemo "Lisice" estas ankaŭ natura resurso.
La komunumo konsistas entute el 42 vilaĝoj, kiuj estas:
Čaška, Banjica, Bistrica, Bogomila, Busilci, Vladilovci, Bitanci, Vojnica, Gabrovnik, Golozinci, Gorno Jabolčište, Golno Vranovci, Dolno Jabolčište, Dolno Vranovci, Drenovo, Izvor, Elovec, Kapinovo, Krajnici, Kriva Kruša, Krnino, Lisiče, Martolci, Melnica, Mokreni, Nežilovo, Novo Selo, Omorani, Oraov Dol, Oreše, Otištino, Papradište, Plevenje, Pomenovo, Popadiјa, Rakovec, Smilovci, Sogle, Stari Grad, Stepanci, Teovo, Crešnevo.
Najbaraj komunumoj estas: Opština Zelenikovo en la nordo, Opština Veles nordoriento, Opština Gradsko en la oriento, Opština Rosoman kaj Opština Kavadarci en la sudoriento, Opština Prilep en la sudo, Opština Dolneni sudokcidento, Opština Makedonski Brod okcidente kaj Opština Studeničani nordokcidenta.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNoto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Чашка en la makedona Vikipedio.