Opština Debar / Komuna e Dibrës
La Komunumo Debar (albane Komuna e Dibrës, makedone Општина Дебар, Opština Debar) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 15 412 homoj[1][2] sur areo de 145,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 106 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Debar.
Komuna e Dibrës · Општина Дебар | |||
---|---|---|---|
monumento pri Skanderbeg en la loka parko
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudokcidenta regiono | ||
Poŝtkodo | 1250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 412 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo)41.5220.53Koordinatoj: 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 688 m [+] | ||
Areo | 145,67 km² (14 567 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Debar Municipality [+] | |||
Loko, priskribo
redaktiOpština Debar situas en la Sudokcidenta regiono. Ĝia suma areo estas 145,67 km².
La rivero Crni Drim fluas tra la teritorio de sudo al nordo. La rivero Radika, kiu fluas de la nordoriento, enfluas ĝin proksime al la urbo Debar. Digo estas konstruita ĉe la rivero Crni Drim, super kiu kuŝas la lago Debar.
La orienta kaj sudorienta parto de la komunumo situas en la montoj Stogovo. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 450 m en la nordokcidento ĝis pli ol 2200 m en la oriento.
La vojoj R1201 kaj R 1202 pasas tra la komunumo.
La komunumo konsistas el la urbo Debar kaj aliaj 17 vilaĝoj: Banište, Bomovo, Gari, Gornji Kosovrasti, Donji Kosovrasti, Konjari, Krivci, Mogorče, Osoj, Otišani, Rajčica, Selokuće, Spas, Tatar Elevci, Trnjanić, Hame, Džepište.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Mavrovo kaj Rostuša en la nordoriento, Opština Drugovo en la sudoriento, Opština Centar Župa en la sudo. Okcidente estas la ŝtata limo kun Albanio.
Loĝantaro
redaktiLaŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 19 542 homoj.
El tiuj estas 11.348 albanoj (62,2%), 3.911 makedonoj (18,8%), 2.684 turkoj (11,0%), 1.080 ĥoraĥanaj ciganoj (6,3%) kaj aliaj.
Laŭ religio: La plimulto estas islamanoj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNoto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Дебар en la makedona Vikipedio.