Opština Resen
Opština Resen estas unu el 80 komunumoj de norda Makedonio. Ĝi situas en la regiono Pelagono. Fine de 2002 tie vivis 16.825 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la urbo Resen.
Opština Resen | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo)41.088921.0122Koordinatoj: 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Loko, priskriboRedakti
Opština situas en la sudokcidenta parto de la Respubliko. Ĝia areo estas 550,77 km².
Lago Prespa situas en la suda parto de la komunumo. En ĝia ĉirkaŭaĵo estas alteco de ĉirkaŭ 850 - 1000 m. Oriente de la lago situas la Nacia Parko Pelister, en kiu la alteco estas ĉirkaŭ 2400 m. Okcidente de la lago estas la Nacia Parko Galičica.
La ĉefa vojo A3 / E65 de Bitola al Ohrid kondukas tra la urbo Resen.
La municipon konsistigas la urbo Resen kaj aliaj 43 vilaĝoj. Ili estas:
Asamati, Bolno, Brajčino, Volkoderi, Gornja Bela Crkv, Gornje Kruše, Gornji Dupeni, Grnčari, Donja Bela Crkva, Donje Perovo, Donji Dupeni, Drmeni, Evla, Zlatari, Izbišta, Ilino, Jankovec, Jezerani, Kozjak, Konjsko, Krani, Kriveni, Kurbinovo, Lavci, Leva Reka, Leskojec, Ljubojno, Nakolec, Oteševo, Petrino, Podmočani, Pokrvenik, Preljube, Pretor, Rajca, Slivnica, Sopotsko, Stenje, Stipona, Hrvati, Carev dvor, Šurlenci, Štrbovo.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Demir Hisar en la nordo, Opština Bitola en la oriento, Opština Ohrid en la okcidento.
LoĝantaroRedakti
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 16.825 homoj.
El kiuj: makedonoj 12.943 (76,07%), albanoj 1.885 (9,13%), turkoj 1.766 (9,10%), romaoj 113 (1,09%) kaj aliaj.
Religioj: ortodoksaj 12 599 (74,88%), islamanoj 3 927 (23,34%) kaj aliaj.
La ĉefa industrio en Opština Resen estas fruktokultivado, precipe pomproduktado.
ReferencoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Ресен en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php